Diskuto:Dua Pola Respubliko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pola Reĝlando (1916-1918): Artikolo pri tiu unuo ne ekzistas, kaj dubindas ĉu la mallongdaŭra unuo eĉ konsiderindas stabila internacie agnoskata ŝtato - tamen en kazo de dubo montriĝu la administra unuo ĉi tie SE ekzistos e-lingva artikolo. ThomasPusch (diskuto) 10:42, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]

En la informkesto ĝis nun notiĝis: "jaro de pereo = 1945", dum la teksto estas en kategorio Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 1939, kaj en la artikolo detale priskribiĝas la kontraŭjura konkero de la respubliko en 1939, kaj aldone notiĝas ke "Dua Respubliko formale ĉesis ekzisti kiam la 6-an de julio 1945 Britio kaj Usono diplomate malagnoskis Polan Ekzilan Registaron. Ĝi tamen daŭre funkciis en Britio". Formale tio ĝustas el vidpunkto de britaj kaj usonaj diplomatoj, sed estus cinike noti ke la Dua Respunkliko nur pereis en 1945 - la kategorio Kategorio:Administraj unuoj malfonditaj en 1939 tute ĝustas, kiel la artikolo detale priskribiĝas: la jaro de pereo estis 1939, kiel notiĝas ankaŭ en vikidatumoj kaj en plej multaj alilingvaj tekstoj - mi nur vidis ke en la germana teksto ampleksa noto diskutiĝas pri la jaroj 1939 aŭ 1944, kaj akcentas ke la stalinisme kreita Pola Popola Respubliko, funkcianta ekde la 22-a de julio 1944 komprenis sin kiel postsekva unuo de la antaŭa respubliko kaj la ekzila registaro en Londono. Ĉu do la diplomata malagnosko fare de Britio kaj Usono en julio 1945 estas la decida finpunkto, pli ol dubindas. ThomasPusch (diskuto) 10:57, 15 okt. 2023 (UTC)[Respondi]