Diskuto:Dui

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kopio de teksto trovebla en alia artikolo, malĝustaj alidirektoj. Ĉu tio havas sencon? Narvalo 22:23, 19. Dec 2006 (UTC)

Al mi ne ŝajnas ke estas kopio de teksto en Hui, Dui kaj Lui. Kaj pri kiuj alidirektoj vi parolas? Marcos 19:13, 23. Jun 2007 (UTC)
La artikoleto certe ne traktas la mondvaste plej gravan kulturan temon, sed aliflanke ne perfortas leĝon aŭ regulon: ĝi priskribas unu el tri fikciuloj pri kiuj en la artikolo Hui, Dui kaj Lui estas pli profundaj informoj, kaj tial ĝi havas parte similan vortumon kiel la artikolo pri ĉiuj tri figuroj, sed ne saman. Kunigo al nur unu artikolo pri ĉiuj tri fikciuloj teorie kompreneble eblus, sed ne necesas: la frazaro de tiu-ĉi teksteto estas en gramatike ĝusta lingvaĵo, ĝi estas pli ol ĝermo kaj traktas unuopan fikciulan temon: tial ĝi facile povu resti en teksta formo, ne nur kiel alidirektilo. ThomasPusch (diskuto) 12:40, 24 Dec. 2013 (UTC)