Diskuto:Ebur-Bordo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉar la landestroj de ĉi tiu lando indikis ke (pro konfuzo) la lando estu Côte d'Ivoire en ĉiu lingvo (anstatau Ivory Coast, Costa de Marfil, Elfenbeinkueste, ktp), ĉu en E-o ĝi estu Kotdivuaro? - Montrealais

Se ili devigis nomi ĝin Côte d'Ivoire, laŭ mia memoro plus la angla artikolo, pro alfabeta ordo en internaciaj ejoj, Kotdivuaro estas same malrespekta. Tamen mi memoras ĝin vidi ie. Mi pensas, ke la tiea registaro ne povas trudi la ŝanĝon al ne-franclingvanoj, kaj ne pravigis ĝin sufiĉe por konvinki kaj venki la ĝenojn. Kaj kun la nuna milito, kiu scias kiu regos Ebur-Bordon post unu jaro?
Iu, kiu scias pli bone la historion pri la postulo, enartikoligu ĝin, sed ni ne ŝanĝu.
Komparu Germanio, Deutschland, Tyskland, Allemagne, Nemetsorszag -- :)
Ni nepre ne ŝanĝu. Tio pri "Côte d'Ivoire" en ĉiu lingvo estas nura kaprico de duonfreneza registo (kaj liaj argumentoj faras nenian ajn sencon). Simple ignoru tion. Tiel oni faras en plej multaj lingvoj. Bertilow 10:50, 3. Apr 2003 (UTC)
Kotidivuaro : ne plu eblas ŝanĝi LINGVAN ERARON en Kot_ i_divuaro ! Restu KOTDIVUARO ĉar ankaŭ la landa sekcio de UEA preferas tiun nomon por la lando....--Alifono (diskuto) 19:52, 30 jul. 2019 (UTC)_[Respondi]

Troa litero "i"[redakti fonton]

La artikolo estis alinomita al "Kotidivuaro" kun troa "i". En la artikolo mem estas la formo "Kotdivuaro". - Moldur (diskuto) 19:53, 30 jul. 2019 (UTC)[Respondi]