Diskuto:Eksplodoj de la Bostona maratono 2013

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi forte pledas ne nomi la artikolon sen difinita artikolo "eksplodoj de Boston-maratono 2013", sed kun ĝi "eksplodoj de la Boston-maratono 2013", kaj krome pensas ke "Bostona maratono" estas pli kutima Esperanto (kompreneble iel ankaŭ permesatas diri Boston'-maraton', sed tio vere ne estus kutima lingvaĵo). Mi tial ĵus verkis plian artikolan ĝermon pri la sporta evento mem, ne nur pri la eksplodoj, nomis ĝin bostona maratono 2013, kaj kuraĝas alinomigi tiun-ĉi tekston "eksplodoj de la Bostona maratono 2013" (principe mi eĉ pripensis ĉu pli ĝustus ankoraŭ unu plia "de", nome "eksplodoj de la Bostona maratono de 2013", sed mi ne volas troigi la ŝanĝadon, kaj dufoje "de" en artikola titolo ne tiom elegantas). Aparte de tiuj detaloj, vere temas pri tristiga evento... Aidas (diskuto) 20:32, 22 Apr. 2013 (UTC)

PS: Por ne nur kritiki, sed ankaŭ helpe kontribui, mi ĝustigis la referencajn ligilojn al The Daily Telegraph kaj Fox News, kaj aldone nove kreis artikoleton Internacia Flughaveno de Bostono. Tiel laŭ la nuna stato el la teksto malaperis ĉiuj ruĝaj ligiloj... Aidas (diskuto) 21:10, 22 Apr. 2013 (UTC)