Diskuto:Ekvacio de Van-der-Waals

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

kunigo (?) de du identaj artikoloj[redakti fonton]

La artikoloj Forto de Van-der-Waals kaj Ekvacio de Van-der-Waals havas ekzakte saman enhavon, sed ne havas sencon havi du tute identajn artikolojn paralele en Vikipedio. La enhavo de la du identaj artikoloj tamen klare nur temas pri la "forto" kaj "ligo", kaj tute ne pri la "ekvacio" de Van-der-Waals. Tial fakte necesas malplenigi la artikolon pri la ekvacio kaj atendi, ke iu fizikemulo iam verku ĝin.

ThomasPusch 15:32, 3. Jun 2007 (UTC)

PS: Alilingvaj artikoloj pri la "ekvacio" estas...
cs:Van der Waalsova rovnice
de:Van-der-Waals-Gleichung
en:Van der Waals equation
fi:Van der Waalsin yhtälö
fr:Équation de Van der Waals
he:גז ואן-דר-ואלס
hu:Van der Waals-egyenlet
it:Legge di Van der Waals
ja:ファンデルワールスの状態方程式
ko:판데르 발스 상태방정식
nl:Van der Waalsvergelijking
pl:Równanie van der Waalsa
pt:Equação de Van der Waals
ru:Уравнение Ван-дер-Ваальса
sl:Van der Waalsova enačba stanja
sv:Van der Waals lag
uk:Рівняння ван дер Ваальса
vi:Phương trình Van der Waals
zh:范德瓦耳斯方程
zh-yue:范德瓦耳斯方程

Malbona paĝo forstekita, kaj nova artikolo skribita. Via fizikemulo -- DidCORN 14:12, la 15-an de aprilo 20011 (UTC)

sojla → krita[redakti fonton]

Normale, la esperanta vorto sojla respondas al la franca seuil kaj la angla threshold. Ordinare, la vorto signifas "ŝtono[n] … formanta[n] la bazon de pord-aperturo" laŭ PIV; teknike, la vorto signifas "lima[n] valoro[n]" en biologio (kaj iufoje kemio). La ekzemploj en PIV estas:

Aliflanke, la vorto krita respondas al la angla critical kaj la franca critique. Ĝi havas nur teknikan sencon: "Rilata al punkto, stato aŭ kvanto, kie ia esenca ŝanĝiĝo okazas" (k.e., ĉe faztransiro aŭ krita punkto). Ĝi estas uzata plejparte en fiziko laŭ la ekzemploj en PIV:

  • Krita premo (angle critical pressure)
  • Krita volumeno de gaso (angle critical temperature, ekz. por la gaso de Van-der-Waals)
  • Krita punkto (angle critical point)

ktp. (PIV mencias ke kelkaj aŭtoroj uzis "kriza" anstataŭe.)

Tial mi opinias ke, por artikoloj pri fiziko (specife, statistika mekaniko), ni uzu la terminon "krita" anstataŭ "sojla", kiun ni uzu por artikoloj pri biologio ktp. Hyungrokkim (diskuto) 03:49, 24 Apr. 2012 (UTC)