Diskuto:Elektrona valvo
Laŭ NPIV la radiko "valv-o" havas nur unu elektronikan signifon, sinoniman al "rektifilo". Sed laŭ la enhavo la artikolo temas pri tio, kion NPIV nomas tubo 4, nome "elektronika aranĝaĵo ... en kiu la kondukto okazas tra vakuo aŭ gasa medio ene de vazo". Certe la tuba formo de tiuj aĵoj estas pli-malpli akcesora, kaŭzata de la kondiĉoj de vitraĵproduktado, sed tamen "(vakua) tubo" estas establita esprimo por la aĵo, kiun priskribas la artikolo. – Umbert' (diskuto) 18:18, 6 Feb. 2013 (UTC)