Diskuto:Esperanto-kulturo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ni ŝanĝu Esperanta humuro, literaturo, radio al Esperanto-humuro, Esperanto-literaturo, kaj Esperanto-radio? --Chuck SMITH

Kompreneble estu pli bone ke ĉio kongruu. Kiam mi redaktas mi devas ĉiufoje kontroli ĉu mi ligu al eo-umo, eo umo aŭ ea umo. Ŝajnas ke jam plej multo estas sub formo eo-umo : ni do uzu tiun formon ĉie. Arno LAGRANGE

Pri humuro kaj radio, eble jes. Sed bv. NE tuŝu Esperantlingva literaturo! Ne dezirindas detrui la koheron inter ĝi kaj la alilingvaj litetaturoj, ekzemple germanlingva literaturo. "Esperanto-literaturo" estas iu ajn literaturo ligata al esperanto, eĉ se ĝi estas skribita en alia lingvo. "Esperantlingva literaturo" estas precipe tiu literaturo, kiu estas originale verkita en kaj pere de la lingvo esperanto.

--Bab

- Mi proponas kreadon de subkategorio Esperanto-kluboj

Farita. --Chuck SMITH


Chuck, mi movis la francan paĝon al Culture espérantiste. Mi klarigas la kialojn en la rilata diskutopaĝo. Arno Lagrange 08:55, 12. Sep 2003 (UTC)

  1. La frazo krei korpon de literaturo eble signifas estigi al si propran libraron aǔ simile. Tamen mi ne ŝanĝis ĝin, ĉar antaŭ ĉio estus necese aldoni fonton, precipe ĉar temas pri aserto de Zamenhof.
  • Zamenhof mem estis forta rekomendanto de la ideo, ke por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo, ĝiaj parolantoj devus krei grandan korpon de literaturo.
  1. 2 Kvankam mi poluris lingve la jenan frazon, por mi ĝi ne estas tute komprenebla, eble pro la redaktomaniero, ordo (precipe ekde "kako..." - mankas senco):
  • Multe pli da eŭfemismoj ekzistas, kiel ekzemple “kaĉo - cico, avenkaĉo, pulpeca manĝaĵo”, anstataŭ “kako (?) - malĝentilan vorton por masklaj genitaloj”.

Sekcio religio[redakti fonton]

La sekcio bezonas referencan bazon. Kelkaj asertoj estas alie vortumindaj (ekz. "Ekzistas religio centrita ĉirkaŭ Esperanto kaj ĝia kreinto en Japanio, sed de longe la plejmulto da Esperanto-parolantoj havas nenion por fari kun ĝi". Ne tre konvena dirmaniero. Tamen mi ne trovis referencojn pri la menciata religio. Cetere mankas eĉ ĝia nomo. Vikiano (diskuto) 15:52, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

@Vikiano:, farita. --Lingveno (diskuto) 16:52, 6 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
@Lingveno: Dankon! =) Vikiano (diskuto) 03:03, 8 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Lastaj ŝanĝoj[redakti fonton]

Certe aliaj personoj, kiel mi, atentas la paĝon kaj povas vidi la lastajn ŝanĝojn. La uzanto Kalidoskopi (diskuto • kontribuoj • alŝutitaj dosieroj • globala kontribuado • protokolo pri forbaroj • protokolo • SUL) ŝanĝis landnomojn. Ankoraŭfoje tiu demando stariĝas. La ŝanĝoj estas aprobotaj. Vikiano (diskuto) 03:08, 8 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Solvita: Aleks nuligis la ŝanĝojn. Vikiano (diskuto) 16:59, 8 dec. 2016 (UTC)[Respondi]