Diskuto:Esperanto-movado en Japanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jen mi kopias la komencan tekston de la artikolo mem:

La Esperanto-movado havas longan historion en Japanio, kaj sendube jam troviĝas multaj tiutemaj artikoloj en Vikipedio. Tamen mi celas, kreante tiun ĉi paĝon, provizi lokon por konciza priskribo kun vikiligoj al la diversaj subtemoj.
Unue, mi menciu la artikolon el la dua volumo de Enciklopedio de Esperanto sub la titolo "Nipono", kiu sufiĉe amplekse pritraktas la temon ĝis la eldonjaro (aŭ eble ĝis 1933), nun en Vikipedio sub la titolo Esperanto-movado en Japanio (ĝis 1934).
En ĝi troviĝas multegaj vikiigindaj nomoj kaj terminoj.
Parenteze, mi tute konscias tion, ke tiu ĉi artikolo nun ne estas en bona vikipedia formato. Tamen, post la retitolado de la koncerna EdEero, mi opiniis grave almenaŭ krei tiun ĉi artikolon, kiun poste ni povos muldi en taŭgecon.

por ke ĝi restu post kiam oni funde revizios la paĝon. --Haruo (mesaĝu min!) 00:02, 1. Okt 2005 (UTC)