Diskuto:Evangelia Akademio de Transilvanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu la kategorio "kongresejoj" ĉi tie vere taŭgas? Kongresejo estas loko, kie povas kunveni signife pli ol 1000 partoprenantoj. Estas sufiĉe da spaco ke ĉiuj partoprenantoj povas sidante aŭskulti centran programon, samtempe ankaŭ havas ĉirkaŭe abundajn salonojn, por ke ĉiuj partoprenantoj povas dividiĝi en pli malgrandajn prelegojn aŭ laborgrupojn de eble 50 ĝis 100 homoj, kaj krome ankaŭ sufiĉas vastaj koridoroj kaj antaŭhaloj, tiel ke ĉiuj partoprenantoj samtempe duope aŭ en etaj grupoj povas interbabili, interkonatiĝi, iom trinketi kaj manĝeti, promeni inter informstandoj de institucioj kaj libroservoj kaj havu ankaŭ trankvilajn angulojn kie eblas sidiĝi kaj ripozi aŭ legi. La kategorio "kunvenejoj" certe taŭgas, sed kategorio "kongresejoj" eble estas tro granda dimensio... ThomasPusch (diskuto) 20:25, 20 feb. 2023 (UTC)[Respondi]