Evangelia Akademio de Transilvanio

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Evangelia Akademio de Transilvanio
vdr
Preĝeja komplekso en Turnișor; malfone maldekstre la kongresejo

Evangelia Akademio de Transilvanio, mallongigo: EAS (rumane Academia evanghelică Transilvania, germane Evangelische Akademie Siebenbürgen, hungare Erdélyi Evangélikus Akadémia) estas protestantisma (plu)klerigejo en Turnișor (Livezii-strato nr 55), vilaĝo de la germanlingva malplejmulto de la landleroj (Rumanujo). Fondiĝo lia estis en la 1991-a jaro.

Historio[redakti | redakti fonton]

Dum multaj jaroj en la 1990-aj jaroj okazis fakeventoj ĉe ofte ŝanĝiĝantaj gastigantoj kaj en diversaj urboj. Sed pli kaj pli ampleksaj planoj kaj sukcesaj programoj necesigis enstalon de propra kaj daŭra institucio.

Por respondi al tiaj defioj oni ekserĉis taŭgan lokon kaj la Möckel-oj kaj aliaj eminentuloj de la Evangelia eklezio de Aŭgsburga konfeso en Rumanio (ekz. Paul Philippi, Hermann Pitters, Dietrich Galter) ade reklamis kaj havigis investantojn. En 2001, dek jarojn post la fondiĝo de EAS kaj post nur kvar jaroj da konstruado, malfermitis nova Hans-Bernd-von-Haeften-kongrescentro en Turnișor norde apud la luterana preĝejo. Ene de malmultaj jaroj la akademio (kiu havas ankaŭ tranoktejon) iĝis nodo de diversaj spiritaj kaj sciencaj retoj.

Aktualaĵoj[redakti | redakti fonton]

Realigataj estas krom teologiaĵoj kaj kulturaĵoj ankaŭ multaj aferoj koncerne sociajn temojn (ekz. en 2022 pri ciganoj en la danuba grandregiono[1]). Eldonatas la fakserio Academia. La unua premiito per Gerhard-Möckel-stipendio por junaj esploristoj estis Ioana-Andreea Göllner en 2020.[2]

Estraro en 2022[redakti | redakti fonton]

  • paroĥestro kaj dekano Dietrich Galter (Sibiu)
  • paroĥestro Kurt Boltres (Râșnov)
  • ĵurnalistino Beatrice Ungar (Sibiu)
  • Wiegand Fleischer (Sibiu)
  • Frank Hihn (Sibiu)

Publikigoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Aus dem Glauben leben – Gesammelte Texte von Mitropolit Serafim von Deutschland, Zentral- und Nordeuropa zur orthodoxen Theologie und Spiritualität. Zu seinem 60. Geburtstag herausgegeben von Jürgen Henkel
  • „Alle Diakonie geht vom Altar aus“ – Theologie und Praxis der Diakonie im ökumenischen Dialog. Erzbischof Teodosie von Tomis, Hermann Schoenauer, Jürgen Henkel (eld.)
  • „Ach schläfst du Siebenbürgen noch?“ – Der siebenbürgisch-sächsische Pfarrer Markus Fronius, Leben und Werk von Daniel Zikeli
  • Kirche – Staat – Gesellschaft, Dr. Nifon Mihăiţă, Erzbischof von Târgovişte (eld.)
  • Vom Sammelsurium zum Museum – Aspekte der Museumslandschaft in der evangelisch-sächsischen Kirchenlandschaft Siebenbürgen von Sören Pichotta
  • Neue Wege zum Konsens- Gutes Verhandeln und produktives Streiten in Wirtschaft, Gesellschaft und Politik. Gernot Czell, Jürgen Henkel, Gerda Mehta, Dagmar Schramm – Grüber (eld.)
  • Dumitru Stăniloaie (1903 – 1993) – Rumänische Theologie von europäischer Dimension. Î.P.S. Laurenţiu Streza, Jürgen Henkel, Gheorghe F. Anghelescu (eld.)
  • Die Ich – Erfahrung in der zeitgenössischen europäischen Literatur von Ost und West. Jürgen Henkel, Eugene van Itterbeek (eld.)
  • Der Auftrag der Kulturorthodoxie – Ein Beitrag zum Wirken des Protopresbyters Dr. Ioan Lupaş von Dr. Wolfgang Wünsch
  • Museen der Kirchenburgen – Kleinode in Siebenbürgen von Sören Pichotta
  • Zwischen Nazis und Persönlichkeiten des Widerstands – Die deutsche Diplomatie in Rumänien 1933 bis 1945. Rohland Lohkamp, Jürgen Henkel (eld.)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-05-20. Alirita 2022-05-20.
  2. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-05-20. Alirita 2022-05-20.