Diskuto:Fera (II) oksido

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi ne estas kemiisto, sed mi opinias, ke ankaŭ scienca specialaĵoj devas iel sekvi la esperantan gramatikon. Do kiu speco de "vorto" estas "(II)"? Kaj kiel oni prononcu ĝin?

Se mi ĝuste komprenas, la "II" rilatas al la kemiaj ligiloj uzataj en ĉiu fera atomo; do ĝi estas eco de la oksido, ne de la fero. Do ĉu ne du-liga fera oksido estus bona nomo?

Se pro terminologiaj konsideroj la nomo enhavu la "II", eblus diri fera II-oksido (prononco: "fera duoksido").

Se, male al mia supozo, la kemio konsideras la "2" kiel econ de la fero, ne de la oksido, necesas diri fero-II-oksido aŭ, kiel ekzemple la franca kaj la hispana, oksido de fero (II).

Umbert' (diskuto) 18:04, 8 Apr. 2012 (UTC)

Saluton, Umberto. La uzata termino estas trovebla en la libro "Kemia kaj scienc-teknika vortaro", sur paĝo 37. Ĝia angla traduko estas tie "iron(II) oxide" kaj ĝia germana "Eisen(II)-oxid". La libro aperis en la jaro 1993 en Usono kaj estas trilingva, nome esperanta, germana kaj angla. --Tlustulimu (diskuto) 18:20, 8 Apr. 2012 (UTC)
Saluton, Tlustulimu, kaj dankon pro la rapidega respondo. Nu, libro estas bona afero; sed ĉu vi komprenas la gramatikan strukturon de la nomo? Ankaŭ libro-aŭtoroj povas erari. Miaopinie frazopartoj, kiuj ne obeas la esperantan gramatikon (ne havas esperantajn finaĵojn), povas funkcii nur kiel substantivoj; ekzemple en "la urbo Beijing" la vorto "Beijing" funkcias substantive (= "la urbo Pekino"). Sed pri "(II)" tio ne funkcias. Se "II" estas eco de la fero, devus esti "fero-II-oksido" (aŭ, laŭ la germana modelo, "fero(II)-oksido"), se eco de la oksido, "fera II-oksido".
Kompreneble la ignoro de gramatikaj reguloj faciligas la taskon de la verkanto, sed ĝi malfaciligas la taskon de la leganto. Kaj ni ja opinias, ke estas pli da legantoj ol da verkantoj, ĉu ne?
Umbert' (diskuto) 18:37, 8 Apr. 2012 (UTC)
Do, vere, mi apogas la formon fero(II)-oksido, kvankam mi ankaŭ havas la Kemian kaj scienc-teknikan vortaron kaj ofte uzas ĝin kiel referencon.Narvalo (diskuto) 21:55, 11 Maj. 2012 (UTC)
Feroksido pli estas ĝusta. Fero-oksido ŝajnas al mi stranga.
Tamen, oksido de fero estas malĝusta. Ĉiuĵaŭde Diskuto / Miaj artikoloj 22:48, 11 Maj. 2012 (UTC)