Diskuto:Flago de Eŭropo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉi tiu paĝo movendas al Eŭropunia flago, EU-flago, aŭ eventuale Eŭropa flago proponita. Cit:

"La flagon kreis la Konsilio de Eŭropo je la 8-a de decembro 1955, uzante dezajnon proponitan de la Ĉefheroldo de Irlando. Ekde la komenco la Konsilio volis, ke la flago estu uzata de aliaj celantoj de Eŭropa integriĝo, kaj la Eŭropa Unio (tiam la Eŭropa Komunumo) adoptis ĝin la 26-an de majo 1986. La flago do ne estas nur por la EU, sed celas je la plena Eŭropo."

Tio ne estas preteksto nomi ĉi flagon "Eŭropa". Eĉ se la Konsilio en 1955 volis ke la flago estu uzata de "aliaj celantoj de Eŭropa integriĝo", oni neniel povas nomi ĝin tuteŭropa. Ne ĉiuj landoj de Eŭropo celas (plenan) integriĝon. Spite al la originaj intencoj/revoj de la proponintoj, la 12-stela flago estas hodiaŭe tre tro ligita al la organizo "Eŭropa unio" por povi ludi rolon de "neŭtrala" tuteŭropa flago. La flago aperas sur limŝildoj antaŭ EU-landoj (ekzemple se oni veturas aŭte de Norvegio al Svedio), kaj en valutotabeloj kiel simbolo por la Eŭro-landoj. Multaj kontraŭantoj de EU (almenaŭ en Nordio) malamas ĉi flagon kaj neniel sentas sin reprezentataj per ĝi, eĉ se ili sentas sin tre Eŭropaj. Eble iun tagon ĉiuj Eŭropaj landoj (inkluzive de Rusio kaj Kazakio) apartenos al la Eŭropa Unio, sed eĉ tiam estos same erare nomi la EU-flagon "Eŭropa flago" kiel estus nomi la flagon de l' Afrika Unio "Afrika flago". Bab 15:32, 14. Mar 2005 (UTC)

La Eŭropa flago estis dezajnita de Arthur Eisenmenger, de kiu ankaŭ estas la ec-signo kaj la €-signo. Ĝi tute ne estas »Eŭropunia flago«, ĉar ĝi estis uzata antaŭ la EU aŭ iu antaŭiranta organizaĵo ekzistis. --Sagitario 18:36, 15. Mar 2005 (UTC)

Ĉu tiu Eisenmenger estis irlandano? (Alikaze ni devas ŝanĝi la tekston rilate al la "Ĉefheroldo de Irlando".) Ni distingu inter intenco kaj realo. Eisenmenger proponis sian flagon kiel Eŭropan flagon, flagon de Eŭropo. Mi povus hodiaŭ, se mi volus, proponi Azian flagon aŭ Mondan flagon. Tio tamen ne signifas, ke la Aziaj landoj aŭ la tuta mondo akceptus tiun.
Marcus GARVEY kreis sian flagon kiel flagon por la tuta Afrika diasporo. Hodiaŭ ĝi estas uzata nur de Afrik-Usonanoj. La EU-flagon uzas nur membroŝtatoj de EU aŭ alilandaj homoj, kiuj subtenas EU kaj la ideon pri Eŭropa integriĝo. Bab 13:46, 16. Mar 2005 (UTC)
Eisenmenger estas el Ŝvabio (en Germanio). Jes, laŭ intenco ĝi estas Eŭropa flago. Ĝi ankaŭ ne nur estas EU-a flago, ĉar kelkaj landoj, kiuj sentas/estas eŭropa aŭ volas senti eŭropa uzas ĝin kiel Ukrainio kaj Turkio (tamen eble kun intenco membriĝi al unio).
Bonvolu ne tute fidu pri la informo, ke Eisenmenger estas inventisto, ĉar ekzistas variaj fontoj kun difera opinio - ni devus serĉi por kelkaj samopiniaj fontoj kiuj ŝajnas sufiĉe fidinda kaj solida. --Sagitario 15:17, 16. Mar 2005 (UTC)

Laŭ mi la flago nomiĝu eŭropa flago. Oni ne nomu ĝin "eŭropunia flago", ĉar ĝi ekzistas pli longe ol EU. La esprimo eŭropa flago ne estas miskomprenebla, ĉar Eŭropo ne havas registaron, kaj tial oni ne povus pensi, ke temas pri oficiala flago de Eŭropo, kaj neniu alia flago proponita por Eŭropo estas tiel fama. Lingvano 15:39, 16. Mar 2005 (UTC)

Mi ne vere samopinias je tiu argumento. Kio gravas, estas (laŭ mi) la hodiaŭa uzo de la flago. Multaj flagoj ekzistis pli longe ol tio, kion ili nun reprezentas. Unu ekzempleto: la ŝtata flago de Angolo iam estis flago de politika partio MPLA. Tamen artikolo pri tiu flago devus havi titolon "Angola flago", eĉ se ĝi ekzistis pli longe ol sendependa Angolo. (Aĉa ekzemplo, sed vi komprenas kion mi volas diri, ĉu ne?)
Ekster EU, la EU-flagon nur uzas tiuj kiuj havas intencon membriĝi al EU. Ĉi flago ne estas politike neŭtrala, kaj tial estus erare nomi ĝin "Eŭropa". Do, se vi ne ŝatas la titolon "Eŭropunia flago", kial ne movi al ekzemple "Eŭropisma flago", "Flago de Eŭropismo" ks.? Bab 11:53, 17. Mar 2005 (UTC)

Jam dufoje vi malprave asertis, ke neniu ekster EU uzas tiun flagon. Tamen, la Konsilio de Eŭropo ekuzis ĝin antaŭ EU kaj plu uzadas ĝin. Jen anglalingvaj informoj: [1]

Vi ŝajne ne legis tion, kion mi skribis. Mi diris ke tiuj homoj kiuj uzas tiun flagon ekster EU estas politike favoraj al la unio. Mi neniam vidis ĝin uzata kiel "neŭtrala simbolo por la Eŭropa mondoparto". Bab 14:22, 18. Mar 2005 (UTC)

Ĉu vi efektive citis iun, kiam vi skribis "neŭtrala simbolo por la Eŭropa mondoparto", aŭ ĉu vi metis la citilojn nur por trompe ŝajnigi, ke vi citas iun? La eŭropa flago estas simbolo de la Konsilio de Eŭropo, kaj partoj de la Konsilio de Eŭropo estas ekster EU. Ĉu do vi pretendas, ke ĉiu en KE ekster EU estas politike favora al EU? Iom ambicia pretendo ... Nu, ne vere gravas. Oni ĉiuokaze nomas ĝin "eŭropa flago", en diversaj lingvoj, do supozeble ankaŭ en Esperanto. Lingvano

Cetere, insisti, ke la eŭropa flago nomiĝu "eŭropa flago proponita" aŭ "EU-flago", similas al postuli, ke la Esperanta flago nomiĝu "Esperanta flago proponita" aŭ "UEA-flago"! Lingvano

Mi nun iomete furioziĝas je via argumentado. Mi neniam "trompe ŝajnigas, ke [mi] citas iun". Tiajn gravajn kulpigojn mi ĝis nun ne vidis en la Vikipedio. Mi esperas, ke vi ne serioze kredis tiel.
En kutima skribado citilaj simboloj havas ankaŭ ne-citajn funkciojn. Mi uzis ilin kiel "kvazaŭ-markilojn", por indiki ke la de mi kunmetita frazo estas por ĉi okazo inventita, ne interpretenda 100%-e laŭ vortaraj difinoj - samkiel en la ĵuse supra "kvazaŭ-markilojn" (la " ne signifas, ke mi citas la vorton).
La Esperanta flago simbolas lingvon, kaj neniam estis la oficiala simbolo de UEA (vidu je jubilea simbolo). Eventuala Eŭropa flago simbolu tutan mondoparton, kun multaj landoj, lingvoj kaj politikaj sintenoj. Mi trovas vian komparon iom nejusta. Kaj kiu(j) estas via "oni", kiu nomas la flagon "eŭropa flago"? Bonvolu kompari kun ĉi artikolo en aliaj lingvoj, kaj vi trovos notindajn diferencojn. (Kelkaj nomas ĝin "Eŭropa flago", aliaj "EU-flago".) Mi ankaŭ ŝatus vidi viajn fontojn rilate al KE kaj ties simboloj. Mi mem estis en la KE-konstruaĵo, kaj ne memoras vidinti indikojn pri tia statuso de la flago. (Kompreneble ĝi troveblas tie, kun tiom da EU-anoj kaj EU-favorantoj en la KE.) Bab

Mi jam supre donis referencon al la TTT-ejo de Konsilio de Eŭropo, kie oni priskribas la historion de la eŭropa flago. Mi pensas, ke oni povas vidi la flagon ekster konstruaĵoj de la Konsilio de Eŭropo en Strasburgo, kaj ankaŭ ekster la Eŭropa Junulara Centro en Budapeŝto (kiu estas instanco de Konsilio de Eŭropo). Jen la ligo denove. Lingvano 23:59, 19. Mar 2005 (UTC)