Diskuto:Fortalezo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Arkiva noto[redakti fonton]

Laŭ la protokolo de la laborpaĝo Vikipedio:elstaraj artikoloj la artikolo je la 17-a de julio 2006 elektiĝis elstara. ThomasPusch (diskuto) 17:00, 3 dec. 2022 (UTC)[Respondi]

Pri ebla forpreno de la statuso pri elstareco neniam diskutiĝis[redakti fonton]

En novembro 2012 aldoniĝis ŝablono postulanta forprenon de elstareco, kun komento "Elstaraj artikoloj estu faktaj kaj citu fontojn, aliokaze povas esti malelstarigitaj". Do la sola akuzo estis manko de iuj fontoj/referencoj.

La 12-an de aprilo 2015‎ KuBOT, la roboto de KuboF, aldonis ŝablonon kaj koncernan noton: "Forigo de la ŝablono(j) LigoElstara kaj/aŭ LigoLeginda laŭ VP:FA". Tamen en la koncerna paĝo Vikipedio:Ne plu elstaraj artikoloj mi trovas tute nenion pri la temo, do neniu diskuto komenciĝis, kaj la artikolo daŭre markiĝas kiel elstara. Tial mi opinias juste forpreni la ŝablonon pri propono de forigo de la statuso. Se pli ol 7 jarojn nenio okazis, jam eblas fermi la juran proceson kaj liberigi la akuziton sen verdikto.

Ĉiukaze laŭ la nuna stato la artikolo havas 11 eksterajn entekstajn referencojn kaj aldone naŭ eksterajn ligilojn, kiuj iusence ankaj konsidereblas referencoj, nur ne ligitaj al iu konkreta frazo de la teksto. Havi 11 eksterajn entekstajn referencojn estas pli ol la averaĝo por esperantlingva artikolo, kaj ĉiukaze estas pli ol "neniu fonto". Mi supozas ke la aldono de la referencoj iusence igis la proponon senbaza. Sed mi tute ne estus kontraŭ diskuto, ĉu forpreni la statuson, nur ke tiu diskuto devus efektive okazi kaj esti trovebla poste. ThomasPusch (diskuto) 13:57, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]

Cetere: pri botaniko[redakti fonton]

Pri botaniko en la teksto ankoraŭ aperas kelkaj ŝajne meminventitaj plantoj, nome muricio kaj spondio, pri kiuj ambaŭ la aŭtoritata vortaro PIV de 1970 kaj de 2020 konas nenion. Mi imagas, ke spondio povas esti iu specio de la genro latine nomata spondias, mi divenus ke temus pri spondias tuberosa. Tial tiel mi ĝustigis la ruĝan ligilon en la teksto. Sed pri "muricio" mi havas neniun ideon... ThomasPusch (diskuto) 19:58, 23 jun. 2023 (UTC)[Respondi]