Diskuto:Forumo Junulara Eŭropa

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La artikolo vere estas en tre malmatura stato. Kompreneble ke la artikolo ankoraŭ citas neniun fonton, sed ne nur tio. Ĝis nun eĉ ne estis oficialaj nomoj de la organizaĵo en la angla, franca kaj germana, kaj ankaŭ ne oficiala retejo. Kio elstaras, estas listo haste tradukita el la angla vikipedia teksto, kiu en la angla versio havas ligilojn al la unuopaj membroorganizaĵoj, sed ĉi tie nur aperas avertaj ruĝaj literoj, kiuj signas alarmon ke iu teksto mankas. Fakte ne nur iu, sed praktike ĉiu mankas. Du retpaĝojn enigi kaj la oficialajn nomojn nacilingve kompletigi, facilis al mi. Sed tamen ankoraŭ multo mankas... ThomasPusch (diskuto) 12:05, 8 feb. 2023 (UTC)[Respondi]

Do, mi hodiaŭ ankoraŭ investis plurajn horojn kaj faris plej multajn paĝojn pri la unuopaj naciaj konsilioj, tiel ke la listo tie jam signife pli bluas ol ruĝas. Pri la internaciaj temaj organizaĵoj kompreneble ankoraŭ nenio moviĝis. Sed ĉiukaze klaras ke ne funkcias simple kopii anglan liston ĉi tien kaj atendi ke ĉiuj esperantaj paĝoj havas anglan titolon: aspektas tiel, ke nur paĝo pri TEJO estas, krome neniu paĝo pri alia asocio. Sed tio ne ĝustas: Mi hazarde jam trovis unu titolon, Pax Christi International, kiu estas fuŝe ruĝa, sed esperantlingva artikolo Pax Christi Internacia jes ekzistas. Eble estas pliaj tiaj fuŝaj ligiloj... ThomasPusch (diskuto) 00:15, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Jes, mi jam trovis plian miskomprenon. Association des Etats Généraŭ des Etudiants de l'Europe ne funkcias, kun tajperara vorto "Généraŭ" meze de la titolo, la nurfranca titolo Association des Etats Généraux des Etudiants de l'Europe ankaŭ ne, sed la asocio ĉi tie havas la nomon AEGEE, kaj tamen teksto ekzistas. Ŝajnas ke oni tute ne komprenis, kion oni faris, metante tute malĝustan liston, rapide rapide ... ThomasPusch (diskuto) 00:27, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Nun la listo pri naciaj konsilioj tute bluas. ThomasPusch (diskuto) 07:56, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj nun aldone estas kvar diversaj eksteraj referencoj - tio devos sufiĉi kiel referencoj. ThomasPusch (diskuto) 08:36, 9 feb. 2023 (UTC)[Respondi]
Krome mi ankoraŭ plej eble bone metis klarigojn kaj retejojn al la laŭtemaj internaciaj organizaĵoj. Kompreneble tie ankoraŭ amase mankas artikoloj, parte ne nur en Esperanto, sed entute en Vikipedio. Sed nun ankaŭ eblas pli bone pluredakti la malmultajn informojn en tiu ĉi listo. Tamen oni atentu ne simple traduki la anglajn nomojn al Esperanto, se mankas propra artikolo esperantlingva, nur aldonu notojn en Esperanto, ĉar la angla nomo tamen estas helpilo trovi informojn pri la organizaĵo, kaj tiu indiko ne akcidente forvŝiĝu. ThomasPusch (diskuto) 09:38, 10 feb. 2023 (UTC)[Respondi]