Diskuto:Fotografilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Interese. Mi ne antaŭe vidis la vorton "kamero". Sed ŝajne tio estas oficiala vorto. "Kamerao" ne aperas en la PV aŭ la vortaro Eo-Angla de Butler. Sed en PIV, ĝi aperas kaj ĝi temas ne pri fotografilo, sed pri tiuj kiuj registras sur filmon aŭ videon (do sinsekvajn bildojn). Do eble la alidirekto "kamerao" estu klarigita. Kaj laŭ mia kompreno de la PIV, "kamero" estas pli bone la spaco en la fotilo, kaj nur finfine povas esti uzata por signifi "fotilo". Kaj laŭ la PIV vortoj kiel "kameristo" estas problemoj (kaj do oni evitu uzi tiun radikon por fotilo). Sed tio estas nur la PIV. Kion diras aliaj vortaroj? --Jacob SCHWARTZ

PV diras:

*Kamero. 1 1. Senfenestra ĉambro : la porkisto ricevas mizeran ~on apud la prokejo. 2 Senluma kesteto : ~o de fotografaparato. 3 Organika kavo : ~etoj de la koro (aŭikloj k ventrikloj) (Kp ĈELO).

kaj en la suplemento:

*Kamero ALD 4 Fotoaparato kapabla registri certan nombron da bildoj laŭ regula ritmo. ~isto. Kinematografa specialisto pri fotado per ~o.

Wells diras:

camera fot(ograf)ilo; (cine) kamero; c.-man kameristo; c. obscura senluma kamero; in c. malpublike
kamer/o small dark room; (combustion etc) chamber; cavity; cine-camera

Pri la deveno de kamerao mi ne certas, sed ĝi estas iom uzata ĉi tie, en Dogmo 95, Edisono, Ideografia Vikiarbo, kaj aperas en la listo de kinoterminoj donata el la libro "El la mirinda monod de la kino" listata en Fakterminaro de kino. Ŝajne ĝi estas neologismo kiu celas eviti la konfuzon kun ĉela-ĉambra "kamero". --Brion VIBBER