Diskuto:Globo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En Esperanto ekzistas du vortoj "globo" kaj "sfero", dum en multaj naciaj lingvoj temas pri sama vorto. Tial en traduko el aliaj lingvoj ĝis nun nur kreiĝis artikolo "sfero", kaj neglektiĝis la vorto "globo". Tamen e-lingvaj vortaroj ne simple egaligas la du vortojn. Do aparta artikolo "globo" laŭ la vortara stato sencas. Sed mi havas problemojn trovi diferencajn intervikiajn ligilojn... Se tiel restas, mi proponas ke la intervikiaj ligiloj de artikolo "sfero" restu ĉe tiu artikolo, kaj la artikolo "globo" plejmalbonkaze restu sen intervikia ligilo - kvankam ekzemple la germana vorto "Kugel" pli bone tradukeblas per "globo" kaj la faka termino "Sphäre" per "sfero"... Sed eble ja ankoraŭ sukcesos intervikia diferencigo. ThomasPusch (diskuto) 19:06, 4 Maj. 2015 (UTC)