Diskuto:Gubernio Saitamo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jam en novembro 2020, ankoraŭ en marto 2024 ne reviziita, la nova uzanto Resoneko movis paĝon "Gubernio Sajtama" al "Gubernio Saitamo" kaj referencis al la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto.

Sed tiu helpa paĝo informas:

Citaĵo
  

@Resoneko: Do, la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto tendence subtenus la esperantlingvan silabon "Saj", ne la silabaron "Sa" kaj "i". Kiel kutime en kazoj de dubindaj esperantigoj, necesos alporti iujn referencajn ekzemplojn, ke la formoj "Gubernio Saj-ta-ma/Saj-ta-mo" aŭ "Gubernio Sa-i-ta-mo" efektive uzatas en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro. Ĉiukaze la simpla referenco al la helpa paĝo Esperantigo de vortoj el japana fonto ne konvinkas ! ThomasPusch (diskuto) 17:34, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

KROME, movi la nomon de kategorio "Gubernio Sajtama" al "Gubernio Saitamo" ne sufiĉas: se oni ŝanĝas kategorion, oni ankaŭ devas movi ĉiujn erojn en la kategorio. Nun la kategorio "Gubernio Saitamo" kvar jarojn post la movo ankoraŭ estis tute malplena, kaj la enhavo estas en ne plu ekzistanta "Gubernio Sajtama", kaj nur truke alireblas. Tio estas fuŝo.

Ĝenerale - la diferenco inter esperantigo "Sajtamo" aŭ "Saitamo" baze estas, ke "Saj-ta-mo" klare estas tri silaboj kaj "Sa-i-ta-mo" klare estas kvar, kiel "fa-mi-li-o" ankaŭ klare estas vorto el kvar silaboj. Do la demando estas, ĉu denaska japano en la vorto 埼玉県, Saitama-ken (plus silabo "ken") aŭdas kvar aŭ kvin silabojn. Ankaŭ helpus, se oni povus doni referencon de prononco laŭ Internacia Fonetika Alfabeto en iu oficiala nur-japana aŭ dulingva japana vortaro, el kiu eblus vidi, ĉu tiu vortaro konsideras la vorton konsisti el kvar aŭ kvin silabojn. Sume, tiom simple tute ne estas! Mi ankaŭ kontentus kun oficiala dokumento de Japana Esperanto-Instituto, kiu proponus oficialajn esperantigojn de la regionoj, gubernioj kaj plej gravaj urboj de Japanio, kiujn laŭeble ĉiuj esperantistoj sekvu. Sed tia dokumento de JEI ĉi tie ankaŭ ne citiĝis, kaj de supozeble ankoraŭ ne ekzistas. ThomasPusch (diskuto) 17:52, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]

PS: Nur post kiam mi metis mian hodiaŭan bremsan proteston, ke tiom klara tute ne estas la situacio, mi rememoris ke antaŭ ekzakte jaro (2023-03-01) mi jam havis similan proteston en la paĝo Diskuto:Saitamo (urbo)... Sed tiam mi ne konkrete alskribis la novulon Resoneko, kaj krome eblas klare vidi ke la kolego nur aktivis en Vikipedio de novembro 2020 ĝis novembro 2021, do probable tute ne vidus iujn notojn. Kaj mi ankaŭ ne scias ĉu la kolego entute kapablos bone skribi aŭ nur legi Esperanton (kvankam kun la helpo de aŭtomataj tradukiloj oni intertempe povas legi kaj skribi tute bonajn esperantajn frazojn eĉ se oni tute ne aktive regas la lingvon...). ThomasPusch (diskuto) 18:15, 1 mar. 2024 (UTC)[Respondi]