Diskuto:Harry Harrison

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ke sencas ruĝaj ligiloj pri multaj titoloj de liaj libroj, do atendo ke kreiĝu apartaj esperantlingvaj vikipediaj artikoloj pri tiuj libroj. Pli bonas forpreni tiujn ligilojn (jam estas tuta vico de aliaj librotitoloj sen internaj ligiloj), kaj permane aldoni internan ligilon post kiam kreiĝos apartaj artikoloj pri unuopaj libroj. Sed eĉ pri la esperantistoj kiuj kontribuis al traduko de la libro Naskiĝo de la Rustimuna Ŝtalrato estas multaj ruĝaj ligiloj. Ĉar la libro konatas kaj menciiĝas plurloke en vikipedio, ĉiam kun ruĝaj ligiloj de la nomoj de tradukintoj sen vikipedia artikolo, biografiaj artikoletoj estus bonvenaj (konvene en la biografiokolektujoj "ĝermolistoj de ...aj esperantistoj", se ankoraŭ ne sufiĉe longaj por propra biografia artikolo). Mi ĵus kreis tian minimuman artikolon pri Kevin Schoedel, pri kiu mi rete trovis informojn malmultajn, sed almenaŭ iajn. Pri MarkMarc Weddell (unufoje en vikipedio nomata Mark, trifoje Marc) tamen mi rete trovas tute neniujn informojn (krom kopiadon de la informo ke li kuntradukis tiun libron). Mi dubas ke iu ajn en tia situacio povus kunskrapi materialon por minimuma artikolo, kaj tial propronas ankaŭ forpreni la ruĝigan internan ligilon de tiu nomo. Pri Rob Helm, Pierre Jelenc, Jorge Llambias, kaj pri pentristo Vjaĉeslav Te, mi nun eĉ ne plu havos tempon kontroli... Se vere same pri ili kolekteblas neniuj informoj por plej modesta artikoloĝermo, mi proponas ankaŭ de iliaj nomoj forpreni la ruĝigajn internajn ligilojn. ThomasPusch (diskuto) 17:46, 21 mar. 2016 (UTC)[Respondi]

Mi ripetas: Mi dubas ke iu ajn en tia situacio povus kunskrapi materialon por minimuma artikolo. Ruĝa ligilo nur sencas se estas realisma ŝanco ke iam ajn estonte la ruĝa ligilo iĝos blua. SE artikolo estas dezirinda, facile kreebla kaj baldaŭ atendebla, tiam kompreneble eblas "antaŭprepari" ruĝajn ligilojn, sed ne pri tio temas ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 14:00, 14 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Kun plej da premo mi tamen sukcesis elvringi el la interreto unu plian informeton pri Mark Weddell (la formo Marc estis tajperaro), el 1980, kaj kreis dufrazan mikroinformon pri li en la ĝermolisto de usonaj esperantistoj, kaj simile mi sukcesis pri Rob Helm, Pierre Jelenc, Jorge Llambias. Nur la pentristo Vjaĉeslav Te ĝis nun restas miraklo - pri li la interreto silentas (ankaŭ en formoj Vyacheslav TeВячеслав Te). Tamen li ilustris plurajn e-lingvajn librojn. Eble iu proksimulo de la eldonejoj SezonojImpeto iam povos informi iom pli. Tamen daŭre mi pridubas ĉu tiaj mikroinformoj vere estas helpo. ThomasPusch (diskuto) 15:37, 25 apr. 2016 (UTC)[Respondi]

Esperanto en kiuj libroj?[redakti fonton]

En la artikolo ni legas

"Harry Harrison en multaj siaj noveloj roligis la lingvon Esperanto kiel lingvon de estontaj societoj..."

Mi traserĉis diversajn librojn de li, sed trovis nur tre malmulton. En kiuj libroj li detale uzas nian lingvon? --Hans Eo (diskuto) 12:05, 12 aŭg. 2018 (UTC)[Respondi]