Diskuto:Historia leksikono de Svisujo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi konscias ke en la e-lingva vikipedio ne facilas ŝanĝi landnomon en artikola nomo. Tamen, en mia 40-jara esperantisteco mi tre malofte vidis la formon "Svisujo" (konsentite ke mi ne vivis fine de la 19-a jarcento), kaj ĝi aspektas al mi komprenebla anakronismo - dum la vortoj "Schweiz", "Suisse" kaj "Svizzera", kiujn la vorto penas traduki, aspektas al mi tute normalaj vortoj de la 21-a jarcento. Mi konsentas lasi senŝanĝe e-lingvan presitan libron kiu havus la formon "Svisujo" en sia titolo, sed ŝajnas al mi ke la formo "historia leksikono de Svisujo" nenie presitas en la literaturo, nur estas hazarda prefero de anonima kontribuanto 217.8.209.96, kiu antaŭ dek jaroj komencis la paĝon. Mi ne volus ŝanĝon al la de mi persone preferata formo "Svisio", ĉar baze nek temas pri mi nek pri 217.8.209.96.

Sed mi proponas apliki la diplomatan kompromison de Edmond Privat, kiu jam antaŭ cent jaroj en la alpa lando pacigis interbatalantajn subtenantojn de la nomoj "Svisio" kaj "Svisujo" - nome uzi la neŭtralan formon "Svislando" - kiu laŭ mia percepto aspektas al mi tute normala vorto de la 21-a jarcento.

ThomasPusch (diskuto) 13:51, 19 dec. 2021 (UTC)[Respondi]