Diskuto:IJsselmeer

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En la nederlanda lingvo, la "diftongo" IJ konsideratas unu litero, kaj sekve ekzemple en la nomo IJsselmeer kaj la I kaj la J estas majusklaj. La formo "Ijsselmeer" do malĝustas. Ĉar tamen en plej multaj aliaj lingvoj nur la unua litero de nomo skribiĝas majuskle (se entute nomo komenciĝas per majuskla litero, ne per minuskla), facile povas okazi ke ekestas la misa formo Ijsselmeer. Tial la jena alidirektilo de la artikola titolo "Ijsselmeer" tamen gvidu al la ĝusta paĝo.

Aidas 22:54, 11 Dec. 2011 (UTC)

PS: Cetere ankaŭ iuj tekstoprilaboraj programoj memstare "korektas" la formon IJsselmeer al Ijsselmeer, se oni ne atentas remalfari tiun "korekton". Ekzemple la programo Microsoft Word estas tiom saĝa pensi, ke la (ja ĝusta) formo IJsselmeer devus esti erara. Despli la alidirektilo povas esti utila...