Diskuto:Ilmenj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Diversaj mezuroj[redakti fonton]

Saluton. Mi ĵus vidis en la germana artikolo alian referencon pri la areo, averaĝa profundo, longeco kaj larĝeco de la lago. Ĝi kondukas al la paĝaro http://bse.sci-lib.com/article052965.html. Ĉu tio estas iel uzebla? Mia restinta scio de la rusa lingvo eble ne sufiĉas. --Tlustulimu (diskuto) 19:07, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]

Saluton kaj dankon. Jes, tio estos utila. Mi skribis laŭ tio: water-rf.ru, via ligilo al Granda Sovetia Enciklopedio, kaj la dua ligilo el germana Vikipedio al la rusia ŝtata akva registro estas pli oficialaj ol mia. Do mi aldonu ligilojn por ĉiuj mezuroj en la kesto, la areon mi korektu laŭ oficialaj fontoj, sed ĉio alia en la germana artikolo samas tion en la esperanta. Jes, en la germana estas simple longeco kaj larĝeco, en la esperanta ili estas maksimumaj (tiu vorto "maksimuma" aperas en la kesto, la parametroj nomiĝas simple "Longo" kaj "Larĝo"). Laŭ la soveta enciklopedio la longo estas "ĉirkaŭ 45 km" kaj la larĝo - "ĝis 35 km", do la larĝo efektive estas maksimuma, la longo - verŝajne ne. --Dario Aralezo (diskuto) 20:33, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]
En la germana vikipedio ekzistas la speciala ŝablono por doni ligilojn al la rusia ŝtata akva registro: de:Vorlage:GVR!!! --Dario Aralezo (diskuto) 20:47, 28 jan. 2020 (UTC)[Respondi]