Ilmenj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ilmenj

ruse Ильмень

La lago Ilmenj apud Velikij Novgorod
La lago Ilmenj apud Velikij Novgorod
lago
Situo Novgoroda provinco
Ĉefaj fontoj Msta, Pola, Lovatj, Ŝelonj
Ĉefaj elfluoj Volĥov
Areo de la baseno 67 200 km²[1]
Landoj de la baseno Rusio, Belarusio
Datenoj
Koordinatoj 58° 16′ N, 31° 17′ O (mapo)58.26777777777831.29027777777818Koordinatoj: 58° 16′ N, 31° 17′ O (mapo)
Ilmenj (Novgoroda provinco)
Ilmenj (Novgoroda provinco)
DEC
Ilmenj
Ilmenj
Map
Ilmenj
Supermara alteco 18 m
Surfaca areo 982 km²[1][2]
Maksimuma longo 45 km[2]
Maksimuma larĝo 35 km[2]
Akva volumeno 2,85 km3dep1[3]
Maksimuma profundo 10 m[3]
Averaĝa profundo 3 m[3]
vdr

IlmenjIlmerj (ruse Ильмень, en la malnova novgoroda dialekto Илмѣрь) estas historie grava lago en la Novgoroda provinco de Rusio, antaŭe grava parto de la Komerca vojo de la Varengoj al la Grekoj. Urbo Velikij Novgorod kuŝas je ses kilometroj pli sube laŭ rivero Volĥov, la laga elfluo. La lago apartenas al la baseno de la Balta Maro.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La lago Ilmenj. Germana militistara tombejo apud la vilaĝo Koristin, la distrikto Ŝimskij

La lago situas en la orienta parto de la Novgoroda provinco. La averaĝa areo de Ilmenj estas 1100 km2. Ĝi estas malprofunda, la averaĝa profundo estas 3–4 m, la maksimuma – 10 m. Pro sia malprofundeco la areo de la lago forte dependas de la sezono, kaj povas ŝanĝiĝi dumjare ekde 770 km2 (ĉe maksimuma profundo je 3 m kaj supermara alteco de la akvosurfaco je 16,5 m) ĝis 2100 km2 (ĉe maksimuma profundo je 10 m kaj supermara alteco de la akvosurfaco je 23,4 m), do la lago povas en sama jaro preskaŭ trioble ŝanĝi sian areon. Ĝia volumeno estas 1,5–3,5 km3.[1][2][3]

La fundo de la lago estas sufiĉe plata kaj kovrita per 9–10-metra tavolo da silto. Eble pro tio aperis la rusa dialekta vorto ilmenj, kiu signifas malprofundan lagon, kie abundas kanoj kaj kies fundo estas kovrita per silto. Ofte tiaj lagoj troviĝas en riverdeltoj.[3]

En la lago enfluas ĉirkaŭ 50 riveroj, la kvar ĉefaj inter ili estas Msta, Pola, Lovatj, Ŝelonj, kaj elfluas la rivero Volĥov, kiu fluas en lagon Ladoga, kaj poste tra la rivero Neva en la Finnan golfon.[3]

La lago kovriĝas per glacio en komenco de novembro, la glacio povas resti ĝis la mezo de aprilo. Pro sia malprofundeco Ilmenj rapide varmiĝas.

Regulaj ŝipaj linioj trans Ilmenj ne plu ekzistas, sed oni proponas turistajn ŝipvojaĵojn el Velikij Novgorod al Staraja Russa kaj al insulo Nikola-na-Lipne.

En Ilmenj oni kaptas bramojn, lojtojn, ezokojn, eperlanojn (tiuj lastaj de malgranda laga formo), sed fiŝkaptado estas limigita. En la laĝo oni ankoraŭ povas vidi aŭtentikajn novgorodajn sojmojn, estas liĝnaj senferdekaj ŝipoj je 15–18 m longaj, kun negranda kilo kaj paro da mallongaj mastoj. Tiuj ŝipoj preskaŭ ne ŝanĝiĝis dum mil jaroj.[3]

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La “Rakonto pri Sloven kaj Rus kaj pri la urbo Slovenskligas la nomon de la lago kun Ilmera, kiu estis la fratino de la princoj Rus kaj Sloven. La lago antaŭe nomiĝis Mojsko, sed la princoj donis al ĝi novan nomon honore al sia fratino.[4]

Plej verŝajne la nomo la lago originas el baltmaraj finnaj lingvoj, komparu kun finna Ilmajärvi kaj estona Ilmjärv.[5]

Historio[redakti | redakti fonton]

Antaŭhistorio[redakti | redakti fonton]

La nuna teritorio apud Ilmenj dum multaj jarmiloj estis kovrita per glaciejoj. Post kiam ili degelis (ĉirkaŭ 10 jarmiloj antaŭe), aperis la lago multe pli granda kaj sub ties akvo troviĝis la nuna ĉirkaŭaĵo de Ilmenj, do homoj loĝi tie ne povis. Nur 5-6 jarmiloj antaŭe la lago ekhavis sian pli-malpli nunan formon.[6] La plej malnovaj trovoj de spuroj de la homo estas el la 4-3 jarmilo a.K. En la dua jarmilo a.K. aperis grupoj da homoj, kiu scipovas bredi brutojn kaj havis metalajn objektojn.[7]

Laŭ toponimio la loknomoj apud Ilmenj verŝajne devenas el finno-permaj (aŭ el iuj tre similaj), baltmaraj finnaj, baltaj, slavaj (estas, kompreneble, loknomoj el la pli-malpli moderna rusa, sed estas ankaŭ tre arkaikaj slavaj loknomoj) kaj skandinavaj lingvoj. V.L. Vasiljev trovis loknomojn, kiuj devenas el “antikveŭropaj” lingvoj, el kiuj poste aperis baltaj, slavaj kaj ĝermanaj lingvoj. Li ligas tiujn loknomojn kun triboj de la fatjanova arkeologia kulturo de 2-a jarmilo a.K. Homoj, parolintaj en ĉiuj tiuj lingvoj, verŝajne siatempe loĝis apud Ilmenj.[8].

Novgoroda ŝtato[redakti | redakti fonton]

Apud Ilmenj ĉe la rivero Volĥov aperis Novgorod (la oficiala dato de ĝia fondo estas 859), kiu poste fariĝis centro de Novgoroda Respubliko. Loko de ĝia fondo ne estis hazarda, el Novgorod oni povas kontroli du tre gravajn komercajn vojojn: el norda Eŭropo la unua al Bizanco kaj la dua al islamaj landoj – al Centra Azio kaj al Irano kaj plu. Ilmenj estis neevitebla parto de ambaŭ vojoj.

Citaĵo
 … и бѣ путь из Варягъ въ Грѣкы, и изъ Грѣкъ по Днепру, и вѣрхъ Днѣпра волокъ до Ловоти, и по Ловоти внити в Илмерь озеро великое, из негоже озера потечеть Волховъ и втечеть въ озеро великое Нево, и того озера внидет устье в море Варяское.   … kaj estis vojo de la Varengoj ĝis la Grekoj kaj (reen) el la Grekoj laŭ Dnepro, kaj en supro de Dnepro estis portado (de ŝipoj) ĝis Lovatj, kaj laŭ Lovatj eblas eniri en Ilmerj, la lagon grandan; en tiu ĉi lago elfluas Volĥov kaj enfluas en la lagon grandan Nevon, kaj elfluaĵo de tiu lago enfluas en la maron Varengan.[9] 
— Nestoro la monaĥo, Komenca kroniko (Rakonto pri la pasintaj jaroj)[10]

Tio estas skribite en kronikoj pri la unua vojo, la fama vojo “de la Varengoj al la Grekoj”, la dua, “de la Varengoj al la Persoj”, iris al Volgo kaj laŭ ĝi al Kaspio kaj plu.

Dum jarcentoj tiuj vojoj iom post iom perdis sian gravecon. En 1478 okazis anekso de Novgorod fare de Grandprinclando Moskvo.

Rusia Imperio[redakti | redakti fonton]

Post la fondo de Sankt-Peterburgo en 1703 oni ekbezonis nutri ĝian kreskantan loĝantaron. Pro tio aperis nova sistemo (Viŝnevolockaja) de akvovojoj, liginta la ĉefurbon kun centraj gubernioj de Rusia Imperio kaj kun Volgo. Parte la sistemo kongruas kun la du mezepokaj vojoj. Ilmenj iĝis parto de tiu sistemo. Sed aperintaj kanaloj de Msta al Volĥov kaj al Viŝera ebligis navigadon preter la lago Ilmenj. [11]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. 1,0 1,1 1,2 Ilmenj en la ŝtata akveja registro de Rusia Federacio  (ruse).
  2. 2,0 2,1 2,2 2,3 Ilmenj (ruse) — artikolo el la Granda Sovetia Enciklopedio.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 3,5 3,6 М.Г. Гречушникова, la artikolo Ильмень Озеро en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.
  4. Полное собрание русских летописей. T. 31. P.11., "Наука", Moskvo, 1968. ; estas kroniko de la fino 17-a jarcento, t. n. Mazurina kronikisto, la sama legendo ĉeestas ankaŭ en aliaj kronikoj de pli-malpli sama tempo.
  5. Фасмер М. Этимологический словарь русского языка. T. 2. P. 128. (pdf-dosiere).
  6. Павел Колосницын, Каменный век. Первые люди на Новгородской земле Arkivigite je 2018-09-26 per la retarkivo Wayback Machine
  7. Конецкий В. Я., Носов Е. Н., Загадки Новгородской округи, Л.; Лениздат, 1985, ĉapitro1.
  8. В. Л. Васильев Этноязыковая карта Приильменья по данным топонимии
  9. La lago Nevo estas lago Ladoga, la elfluantan el ĝi riveron Neva oni rigardas nur fluejo al la Balta maro (la maro Varenga)
  10. Повесть временных лет (Подготовка текста, перевод и комментарии О. В. Творогова) // Библиотека литературы Древней Руси / РАН. ИРЛИ; Под ред. Д. С. Лихачева, Л. А. Дмитриева, А. А. Алексеева, Н. В. Понырко. — СПб.: Наука, 1997. — Т. 1: XI—XII века. — 543 с. (Ипатьевский список ПВЛ на языке оригинала и с синхронным переводом) Interreta versio de la eldono.
  11. С.А. Агафонова, Е.Р. Кременецкая, А.В. Чернов, la artikolo Мста en la reta scienc-populariga enciklopedio “Akvo de Rusio”.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]