Diskuto:Inger Nilsson

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se la originala nomo estas Pippi Långstrump mi kredas estas estas perfekta Pippi Longaŝtrumpo ... Mi ne komprenas kial Pipi (sole unu P) aŭ Ŝtrumpolonga estas plejbonaj ol Pippi Longaŝtrumpo kiu estas pli sama al la orginala nomo. --- Mi jus vidi la esperantan libron de Pipi. Tial, mi rekorektas la nomon de Pipi kaj pardonpetas. --¨Liberascio¨ * 20:00, 10. Sep 2006 (UTC)

Jaroj de la Pipi-filmoj[redakti fonton]

Germanaj vikipediistoj, kiuj havas ĉiujn kvar Pipi-filmojn video- kaj DVD-forme, ĵuras, ke la du sved-germanaj filmoj Pippi Långstrump (Pipi Ŝtrumpolonga) kaj Här kommer Pippi Långstrump (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga) ambaŭ produktiĝis dum 1969. Poste sekvis la du aliaj sved-germanaj filmoj Pippi Långstrump på de sju haven kaj På rymmen med Pippi Långstrump, ambaŭ dum 1970. La datumbazo "Internet Movie Database" malsamopinias kaj asertas, ke Här kommer Pippi Långstrump nur filmiĝis dum 1973, kaj do estas la lasta de la serio (kaj tiu-ĉi artikolo sekvas la informojn de IMD). Kio do? Tria, laŭeble fidinda fonto: La reta vendejo AMAZON konfirmas, ke la unua aserto pravas kaj IMD eraras (kvankam la angle sinkronigitaj filmversioj parte nur publikiĝis dum 1975 kaj 1977, sed ja temas pri la sveda kaj germana originalo).

Fidante je la (de mi unue pridubita, sed konfirmita) korekteco de la germana vikipedio kaj de AMAZON, mi do ŝanĝas (en kaj artikoloj Inger Nilsson kaj Pipi Ŝtrumpolonga) la sinsekvon de Här kommer Pippi Långstrump (Jen venas Pipi Ŝtrumpolonga) de 4 al 2 kaj la jaron de 1973 al 1969.

ThomasPusch 17:42, 11. Okt 2006 (UTC)

Interese. Ĉar vi tiom detale esploris, ĉu vi trovis konfirmon por la aserto, ke ŝi kantis ankaŭ finne? Mi ŝajnas nebule memori, ke tiel fakte estis, sed okazas tre malofte, ke alilingvanoj kantas finne. Krome, vi eble volas forigi la frazon "Ŝi estas sekretarino en Stokholmo" (de la uzanto liberascio), kiun mi jam unu fojon forprenis, sed kiu reaperis (eĉ kun la lingva eraro en "sekretarino"). Tio estas tute ekstertema informo, eble eĉ jam tute ne prava, kaj krome bezonus daŭran kontrolon kaj aktualigon. la frazo ja implicas ke ŝi nun estas io, kaj tia informo ne taŭgas por enciklopedio, almenaŭ devus esti "estas ekde ..." aŭ "estis en la jaroj ....". --Surfo 17:53, 12. Okt 2006 (UTC)
@Surfo: Mi plurloke diverslingve legis ke ŝi kantis la ĉefan kanzonon de la filmo svede kaj finne, sed ne memoras ke mi vidis skriban referencon pri tio - mi supozas ke tiel vere estis, ĉar kial germana aŭ franca aŭ hispana artikolo venus al ideo alinventi krominformon "ke ŝi ne nur kante registris la kanzonon svede, sed ankaŭ finne"? Mi ne aparte atentis kie ekzakte mi legis la aserton kaj nun eĉ ne povus retrovi la teksterojn diverslingvajn, sed mi certas ke mi klare legis la aserton kaj ne pridubis ĝin. Sed pri trovado de referenco ke ŝi vere kantis finne, aŭ eble eĉ trovado de sondosiero, vi havus multi pli bonajn ŝancojn ol mi, ĉar tute verŝajnas ke tia referenco aperas en la finna, kiun vi legas kaj mi - krom bazajn vortetojn kiel "yksi kaksi kolme" aŭ en la estona "üks kaks kolm" - tute ne komprenas. Kaj pri la sekretariino (kiun vi plian fojon forigis en sept. 2008 kaj kiun en jan. 2012 la uzanto liberascio realdonis, citante du fontojn): mi ĵus relegis la frazon en la angla, germana kaj sveda versioj de la artikolo: tiuj lingvoj sendube opinias ke al biografio apartenas ankaŭ informo, kiun profesion homo havas en sia vivo. La germana teksto solvis vian dubon per simpla pasinteca verbo "ŝi laboris kiel sekretariino en stokholma kliniko pri kardiologio" (eĉ tiom detale), la angla aldonas "laŭ la stato de 2005 ŝi laboras...". Mi trovis aldonan svedan skriban referencon de decembro 2004, kiu ĉiukaze konfirmas ŝian sekretariecon, kaj kun tiuj tri referencoj kaj kun pasinteca verbo mi opinias ke mencio de tiu nemalgrava biografia fakto sendube eblas. Cetere mi petus vin, ke se vi rekte alskribas min en unu el la pli ol 300 000 diskutpaĝoj de vikipedio, ke vi atentigus min per ekzemple uzo de {{re}}, kiel mi ĵus faris, ĉar facile povas esti ke ankaŭ se mi hieraŭ notis ion en diskutpaĝo, ke sekvan fojon mi nur relegas la paĝon post 10 aŭ 30 jaroj... ThomasPusch (diskuto) 11:42, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

@RG72 kaj VladimirPF: La hispana uzanto liberascio en januaro 2012 facilanime aldonis ruĝan ligilon pri esperantlingve ankoraŭ neekzistanta paĝo "Moskva premio de la Sovetia Filmakademio" (fakte kun tajpeeraro Sovieta, sed tio tute ne esencas), kvazaŭ estus kompreneble ke tiu paĝo ekzistus en ĉiuj aliaj lingvoj kaj oni simple devas rapide traduki iun alilingvan paĝon. Mi tamen nenie en la multlingva vikipedio trovis ion pri la premio aŭ la akademio, ankaŭ ruse ne trovis iun paĝon Премия «Москва» Советской киноакадемии kun aŭ sen Moskvo aŭ la bazan paĝon Советская Киноакадемия, same ne trovebla io en la anglalingva branĉo je nomo Soviet film academy (eĉ la ĝenerala artikolo Cinema of the Soviet Union mencias akademion nur rilate al la usona akademio en Kalifornio kiu disdonas la "Oskarojn"). Vere la eta paĝo en la Datumbazo de la Sveda Filminstituto asertas ke iam ekzistis iu Sovetia Filmakademio, sed se pri ĝi ne haveblas paĝo aŭ eĉ nur mencio en iu rus- aŭ anglalingva vikipedia paĝo, tiam tre bedaŭrindas ĉu en la eta esperantlingva branĉo sencas meti ruĝan ligilon pri la eksa institucio, pri kiu ŝajne la rus- aŭ anglalingva vikipediaj branĉoj ne metas ruĝan ligilon. Vi du estas la solaj nun aktivaj vikipedianoj pri kiuj mi parkere scias ke vi regas la rusan: ĉu vi povus rapide kontroli, ĉu vi tamen trovas ion en la ruslingva vikipedia branĉo, kion mi iel pretervidis? Se ne, mi proponas forigi la ruĝan ligilon. ThomasPusch (diskuto) 11:06, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]

Mi nur povas supozi ke temas pri premio Nika, establita de la samnoma sovetia kinakademio en 1988. Ekde 1935 ekzistis ankaŭ premio de la Moskva Internacia Kinofestivalo. Ekzistis ankaŭ pluraj aliaj, sed en iliaj titoloj neniel sonis kinakademioj aŭ Moskvo. RG72 (diskuto) 11:45, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Premio Nika ne povas esti, ĉar ĝi nur ekestis en 1987/88 kadre de glasnost, kaj ĉi tie temas pri premiigo de 1971. Tristas ke la rusa ankaŭ pri la nuna rusia akademio ne havas artikolon, sed nur resendas al la paĝo "premio Nika" - pene eblas malkovri ke nur la hebrea havas artikolon d:Q55654980 pri la nuna rusia akademio fondita en 1987, tamen ankaŭ nenion rekte pri "Sovetia Filmakademio". Krome troveblas d:Q6970131, ŝajne alia institucio, kiu titoliĝas "Nacia Akademio de Kinaj Sciencoj kaj Artoj de Rusio". Mi havas nenian ideon ĉu unu aŭ eble ambaŭ du konsideras sin posteuloj de la eksa sovetia akademio (probable ambaŭ ne), pri kiu tamen daŭre mankas ĉiu spuro, krom la eta noto de 1971 en la sveda lingvo... ThomasPusch (diskuto) 12:40, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]
Estas strange. En Sovetunio ne ekzistis Sovetia Filmakademio, simila al Usona. Ek de 1961 jaro ĝis 1991 jaro funkciis Unio de filmistoj de USSR (ru) - la plej alta oficiala organizaĵo de Sovetio. Tamen la organizaĵo ne havis sian premion. Estis premio de Moskva internacio kinofestivalo, estis premio La Plej bona filmo (ru) de revuo "Sovetia ekrano". VladimirPF (diskuto) 13:19, 27 nov. 2023 (UTC)[Respondi]