Diskuto:Internacia Institucio pri la Ruhr-regiono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La e-lingva vorto "aŭtoritato" (psikologia karakterizaĵo de influa persono aŭ personaro) ne uzeblas en senco de titolo "Internacia Aŭtoritato por Ruro" - ĉi-sence la vortoj angla (Authority) kaj franca (Autorité) tradukeblas institucio aŭ instanco, foje ankaŭ registaro (kio en tiu-ĉi kazo estus troigo) aŭ konsilio (kio en tiu-ĉi kazo pli-malpli ĝustus, kvankam precize estis konsilio kiu regis la institucion). Krome en Esperanto kutimiĝis la termino Ruhr-regiono, ne simple "Ruro", ĉar en geografia proksimeco (ambaŭ en Nordrejn-Vestfalio) estas du riveroj, el kiuj unu nomiĝas Ruhr kun "h" (221 km) kaj la alia iom pli okcidente Rur sen "h" (164 km), kaj la forfaligo de la litero "h" kreas konfuzon inter ambaŭ - despli ke ruro en Esperanto uzatas en plia senco de "malindustria kamparo", kvankam la fortege industriigita kaj urbigita Ruhr-regiono estas ekzakte la malo! Necesas adapti la titolon el "variaĵo de la angla/franca kun o-finaĵoj" al vera, vortare konfirmita Esperanto. Negravas ke tio iom distancigas la titolon de la origina angla kaj franca: la oficiala germanlingva nomo "Internationale Ruhrbehörde" eĉ aspektas pli distanca. Probable plej simplas titolo "Internacia Institucio pri la Ruhr-regiono", kvankam instanco ankaŭ eblus.

Mi alinomigas la artikolon, sed samtempe bonvenas opiniesprimoj.

ThomasPusch (diskuto) 15:42, 8 Aŭg. 2013 (UTC)