Diskuto:Jakob David Applebaum

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La frazo "Li estis iniciatinto kaj sekretario de Zamenhofa Monumento (ZEO)" estas tute neniondira... pri kio temas? Kaj - ĉu Jakob havas familian rilaton al la 10 jarojn pli juna pentristo Moŝe Applebaum, kiu pasigis sian infanecon en la sama hejmurbo? ThomasPusch (diskuto) 22:37, 12 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

La unuan demandon sukcesis respondi la franca (!) vikipedio. Tie eĉ citiĝis bona e-lingva referenco, kio ĉi-tie mankis. Mi nur kutime ne franclingve serĉas pri esperantlingvaj informoj kaj referencoj, sed serĉas ĉi-tie. Restas la dua demando. ThomasPusch (diskuto) 00:07, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Kaj ĉu vere la familia nomo prononciĝas [apl'baŭm], do akcento sur la lasta silabo??? La vorto klare estas jida ("pom-arbo") respektive germana/platgermana, ne hebrea - kaj en la germana aŭ aliaj ĝermanaj lingvoj la nomo klare prononciĝus ['aplbaŭm], do akcento sur la unua silabo - mirigus min se la jida kiel ĝermana lingvo jen neklarigeble farus escepton... ThomasPusch (diskuto) 00:20, 13 maj. 2022 (UTC)[Respondi]