Diskuto:Jan Pospíšil

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi dubas ĉu la UEA-kodo de Esperantistoj estas taŭga temo por Vikipedia artikolo. Mi voĉdonas por forviŝo. Kriĉjo 07:26, 4. Sep 2003 (UTC)

Fakte dubinde, krom se tiu UEA-kodo estas kromnomo kun agnoskita famo. Tiukaze oni povus simple fari redirekton al la biografia artikolo. -- Arno Lagrange 08:42, 4. Sep 2003 (UTC)
Mi subtenas la opinion de Arno: Se la UEA-kodo estas vaste konata pseŭdonimo de la koncerna persono, ni faru alidirekton (se la pseŭdonimo estas pli konata ol la vera nomo, oni eĉ havu la ĉefartikolon sub la UEA-kodo). Ĉiukaze necesas fari ion, ĉar du apartaj artikoloj pri unu persono ne estu en nia enciklopedio. --Unukorno 10:16, 5. Sep 2003 (UTC)

Saluton. Mi estas iomete surprizita. La cenzuro ekzistas. Per mencio de "jopo" mi volis nur marĝene mencii, kiel malfacile kaj ankaŭ iom danĝere estis por ni homoj el "la orient-eŭropa bloko" kunlabori kun homoj en "la kapitalisma bloko". Mi sincere diras al vi, ke en mallarĝa rondo de esperantistoj mi dum la DLT-periodo estis konata nur kiel jopo. Mi allasas, ke ĉar la DLT-projekto estis finita (sen enkonduki ĝin en la gloran praktikon, kiel multaj atendis, dum mi silente tiam konsentis, ke daŭronte la komunismo mi neniam estos konata per mia vera nomo), la informo jopo havas por vi neniun informon. SED - eble iu en estonto interesiĝos, kiuj esperantistoj kunlaboris, eble. SE tio en estonto okazos, ne plu ekzistos iu informo pri iu jopo. Ne gravas, ja la probablo estas malgranda :-)


Saluton Jan! Bonege, ke vi respondis ĉi tie. Mi ne sciis, ĉu vi legis tiun ĉi diskuton kaj jam volis sendi al vi retmesaĝon...
Do, ni ne volas cenzuri, sed simple volas havi la artikolojn konforme al la reguloj de la Vikipedio. Via klarigo montras, ke Jopo estas menciinda kiel pseŭdonimo. Pro tio mi proponas jenon: Ni faru alidirekton de Jopo al Jan POSPÍŠIL kaj vi en la artikolo Jan POSPÍŠIL diru ion pri via kromnomo en la DLT-projekto. Tiam la informoj pri Jopo ne perdiĝos. Ĉu bone?
Amike, --Unukorno 20:45, 8. Sep 2003 (UTC)

Karaj amikoj, mi pardonpetas, mi ne povas aliri la interreton ĉiutage, do miaj reagoj neestos tujaj. Dankon Unukorno, bona konkreta rezulto. Bone, instruu min pri la aferoj, kiujn mi faros nekohere al via ĝisnuna laboro. Krome, la konekton mi faras ŝtele mallonge dum la laboro (kio estas en la kompanio malpermesita, tamen pli malpli tolerata). Privata interret-konekto estas sufiĉe elspeza. Dankon al Kriĉjo por la e-poŝta referenco. Ĝis al ĉiuj vikipediistoj. Mi revenas al la labora procedo.