Diskuto:Judoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tiun tekston estas legebla en la pagho " Judoj" pri la kultura influo de la Judoj :

Kvankam ili estas gento malgranda kaj ofte senlanda, ili ankaŭ estas gento tre antikva kaj profunde influa, ne per la glavo, sed per la menso kaj la koro - per la ideoj de Moseo, Jesuo Kristo, Markso, Freŭdo, Ejnstejno, ktp. Kaj, nerekte, per la ideoj de la franca revolucio, moderna scienco kaj islamo, kies surbazo estas judaj ideoj (universala frateco de homoj, la unueco kaj ĉiopoveco de Dio, universala kaj regulema volo de Dio, ktp).


Mi miras pri tio, ke "la surbazo de la franca revolucio kaj moderna scienco estas unueco kaj chiopoveco de Dio, universala kaj regulema volo de Dio " ! Kiu skribis tiun artikolon ?

Marielle Giraud liber.terre@wanadoo.fr

Kategorio Judoj[redakti fonton]

Notu ke la mencio de personoj en la hebrea-juda biblio, eĉ tiuj kiuj estis proksimaj al famaj "Judoj", tute ne signifas ke ili estis tiel.

Kiam la judoj estiĝis? ĉu kun Abrahamo? Jehuda? Davido? aŭ kun la estiĝo de Judujo? aŭ eĉ kun Ezra, kiu finredaktis la Biblion? Sj1mor (diskuto) 06:14, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]

Sekvante la uzadon de Zamenhof, mi principe uzas (kaj rekomendas) nur la formon "hebreoj" por nomi tiun popolon. Ne gravas, ĉu temas pri la antikveco aŭ pri la zamenhofa epoko, pri la tempo de Holokaŭsto aŭ pri la nuno, ĉar tiu popolo havas kontinuan, seninterrompan historion kaj identiĝon. Eĉ la moderna ĉiutaga hebrea lingvo en Israelo estas kerne la lingvo de la hebrea Biblio (la Malnova Testamento) kaj plu nomiĝas "la hebrea lingvo"! La vorto "judoj" estas rezervinda por la biblia popolo el la tempo, kiam hebreoj ankoraŭ batalis kun judoj (Ĝuste tiel! - Vidu abundajn citaĵojn, ekzemple, en [tekstaro.com]). Ekzistas ankaŭ pluraj aliaj kialoj por ne nomi hebreojn "judoj". Amike, -Filozofo (diskuto) 21:26, 7 feb. 2024 (UTC)[Respondi]