Diskuto:Katalizo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Katalizilo)

Kial katalizilo? En PIV estas: "katalizanto. Substanco, kiu akcelas reakcion, partoprenante en ĝi, sed reestiĝante ĉe ĝia fino." En vortaro "Esperanta-pola vortaro"; T. Michalski mi trovis ankaŭ katalizilo kaj katalizatoro. katalizilo kaj katalizatoro ne estas en PIV. Mi proponas alinomi al katalizanto laŭ PIV kaj fari alidirekton el katalizilo kaj katalizatoro. Kion Vi pensas?

Dua afero. En vikidatumo estas d:Q12385831 kaj d:Q82264. Mi pensas ke bene estus ke ni ankaŭ havus artikolojn pri substanco kaj pri reakcio. Ĉu Vi konsentas?

Marek Mazurkiewicz (diskuto) 10:25, 2 Mar. 2015 (UTC)

katalizatoro - vs - katalizilo | detektoro - vs - detektilo | akumulatoro - vs - akumulilo | generatoro - vs - generilo ... kaj neniu zorgas pri tio. PIV ne estas sankta. La plej konata ekzemplo de kataliza aranĝaĵo estas uzata en aŭtomobiloj, sed ĝi ne estas la sola. Propono: katalizanto = aktiva substanco | katralizilo = tuta aranĝaĵo kies ĉefa tasko estas enhavi la katalizanton kaj ebligi la procezon, sed enhavas na pli da komponantoj, precipe taŭgan pakaĵon Taylor 49 (diskuto) 11:19, 11 aŭg 2017 (UTC)