Diskuto:Knelo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kara "uzanto 46.252.135.238",

la 14-an de junio 2021 vi akcentite per majusklaj literoj "elkriis", ke "Knelo NE estas viandobulo". Bone, la frazo facile kompreneblas kun tiuj du majuskloj. Sed se ĝi ne estas viandobulo, necesus almenaŭ per artikola ĝermo (per almenaŭ tri frazoj, prefere eĉ kun ekstera ligilo kaj dezirinde kun unu aŭ pluraj fotoj, kaj vikidatumaj ligoj al aliaj lingvoj) klarigi KIO ĜI estas. Mi nun ne havas mian PIVon aŭ esperantlingvan kuirlibron ĉe mi, kaj al mi vikidatumaj ligoj al aliaj lingvoj aparte helpus kompreni pri kio ekzakte temas. Mi ankaŭ ne protestus se aldoniĝus ĉapitro pri la etimologio de la esperanta radiko "knel'o"... ThomasPusch (diskuto) 19:52, 11 maj. 2022 (UTC)[Respondi]

Kaj laŭ NPIV kaj Reta Vortaro tamen povas esti viandobulo. Sed la variantoj malsamas, nome laŭ NPIV alternative povus ankaŭ esti fiŝaĵo kaj laŭ Reta Vortaro eble fiŝaĵo aŭ eĉ ovaĵo. Do, kion fari? --Tlustulimu (diskuto) 20:13, 11 maj. 2022 (UTC)[Respondi]
Knelo estas "Quenelle (Gericht)" en la germana Vikipedio. Sed knelo ne estas "Frikadelle" en la germana. --46.114.109.25 14:18, 1 jun. 2022 (UTC)[Respondi]
Mi ĵus hazarde revenis de la paĝo pri la franca urbo Nantua ĉi tien, kie estas fama saŭco por kneloj. Kaj vidas ke tie ĉi ankoraŭ ne multo moviĝis... Konsentite, ke la artikoleto de unu frazo jam indikis "Vidu ankaŭ viandobulojn", kaj tiel distanciĝis de ili, kaj same distanciĝus de germanaj Frikadellen aŭ grekaj bifteki (μπιφτέκι) el hakita viando, sed misas ke la foto tamen ankoraŭ montris viandobulojn. Tio didaktike misas, se ne pri tio temas. Mi nun vastigis la povran frazeton al ĝerma teksto de kvar plenaj frazoj, aldonis du ĝustajn fotojn de kneloj, komunejan kategorion kaj ligilojn al momente 19 aliaj lingvoj. Tie oni sendube ankoraŭ povas trovi materialon por pliaj tekstoblokoj aŭ referencoj.
Tamen mi citu bazan frazon el la franca vikipedio "Il y en a bien des sortes: de volaille, de poisson, de pomme de terre...", do "Estas multaj specoj: birdaĵo (jen celatas kokidaĵo), fiŝaĵo, terpomoj". Tiu nekonkreteco ne helpas difini, kie estas la limo de kokida knelo kaj kokidaj viandobuloj (eble nur la formo, ke viandobuloj estas globaj), aŭ de terpomaj kneloj kaj italaj nokoj, pli malgrandaj, aŭ litovaj cepelinoj, pli grandaj. Relative facilas la diferencigo de ĉeĥaj kaj germanaj knedlikoj, kiuj baze konsistas el faruno, kvankam en la pasto ankaŭ povas esti terpomaĵo. Kaj same ankaŭ la aŭstraj Nockerl, kiuj povas aspekte frape simili al kneloj, enhavas ĉiukaze ankaŭ farunon inter aliaj eroj de la pasto.... Do, ĉiukaze, nun estas bonaj fotoj, vere pri kneloj, kaj solvatas ankaŭ la enigmo ke la etimologio de la vorto knelo estas la franca vorto quenelle [k'nel] - pri tio ja la vortaro PIV donas nenian informon, ĉar ĝi estas pure unulingva. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]
Kaj mi ankoraŭ havas peton al la anonimulo 46.114.109.25: se vi volas ke iu vere registru vian reagon al antaŭa noto, bonas meti la kodon {{re|ThomasPusch|Tlustulimu}} antaŭ vian reagon (aŭ alia/j/n nomo/j/n, kompreneble). Alikaze estas pura hazardo, ĉu oni iam legos vian reagon. Bedaŭrinde tiu servo ne bone funkcias kun anonimaj IP-kontoj, sed se iu uzanto elektis uzantonomon kaj ensalutas, tiam la atentigoj perfekte funkcias. ThomasPusch (diskuto) 15:36, 1 okt. 2023 (UTC)[Respondi]