Knelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
jen knelo el fiŝaĵo de ezoko en "saŭco Nantua"
du kneloj, same en "saŭco Nantua"

Knelo[1] estas spicita buleto, farita el viandhaketaĵofiŝaĵo dispecigita tra kribrileto kaj aglomerita per lakta panmolo aŭ ovoflavo.La buletoj kutime ne estas rondaj, globaj, sed pli havas la formon de abiapina strobilo, aŭ havas tradician formon de bulko. Ĝi tradicie aparte faratas en orienta parto de la franca regiono Aŭvernjo-Rodano-Alpoj (france Auvergne-Rhône-Alpes [ovɛʁɲ ʁon alp], inter la regiono Liono borde de la rivero Rodano sudokcidente kaj la Alpoj ĝis Grenoblo kaj Ĝenevo nordoriente, kaj en tiu regiono france nomatas quenelle.

En la okcidentfrancia urbo Nantua, kutime la "saŭco Nantua", farita el butero da kankroj, akompanas fiŝaĵajn knelojn.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. laŭ Plena Ilustrita Vortaro de Esperanto (PIV), eldono de 1970 sur paĝo 520, eldono de 2020 jen rete: komparu la indikon "knelo".