Diskuto:Kondensilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kondensilo laŭ PIV havas ankaŭ la signifon:

tubo en distilaparato. La elektras signifo nur estas evitenda kromsignifo --Illuminatus 10:56, 25. Okt 2009 (UTC)

Titolo: "Kondensatoro"; teksto: "kondensilo": Kial?[redakti fonton]

Kial en la titolo aperas "Kondensatoro", dum en la teksto estas skribita "kondensilo"? Chu rigardantoj (ankau ne-esperantistaj) opiniu, ke en la Esperanta Vikipedio oni ne sukcesas sekvi la plej raciajn regulojn de enciklopedio? Ekzemple tiun regulon, ke en la priskriba teksto estu uzata la sama vorto por tiu afero, kies nomo aperas en la titolo kiel kapvorto? --Onklo 14:26, 12. Sep 2009 (UTC) (Andreas Kueck)

Nu, mi pensas ke pli bona nomo estas "kondensilo", sed artikolo estis verkita tre antaŭe kun iomete malkorektan nomon. Kaj poste ne estis alinomita. se neniu estos kontraŭ mi alinomigu ĝin. --Arkadiusz Zychewicz 15:59, 13. Sep 2009 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la nomon. Nur administrantoj rajtas ŝanĝi la nomon al "Kondensilo", kiu jam estis uzata antaŭe. Mi nun sciigu administranton. Amike, --WinstonSmith 12:00, 25. Mar 2010 (UTC)
Mi nun ŝanĝis la titolon. Marcos 21:53, 25. Mar 2010 (UTC)
Mi pensas, ke kondensatoro estas pli bona titolo por tiu artikolo, ĉar tiu termino ekzistas de longe (en mia Plena Vortaro de 1964, kie ne ekzistas la termino kondensilo). Do kial krei neologismon por anstataŭi jam ekzistantan bonan terminon? La sufikso -ilo estas tre (tro) ĝenerala, dum la sufikso -atoro estas specife pri elektraj aparatoj. Do la termino kondens-ilo igas pensi al alia aparato ol la elektra aparato, kio efektive okazas, kaj justifas la kreadon de nova termino pri la alia sistemo (ekz. en termodinamiko).
Mia rimarko validas pri aliaj elektraj aparatoj, kies nomoj aperas en malnovaj vortaroj sen alia alternativo, kiel altern-atoro, gener-atoro, regul-atoro, transform-atoro (ktp), estus konfuza kaj domaĝa anstataŭi por ili la sufikson -atoro per sufikso -ilo. Anstsataŭi tiujn terminojn per neologismoj estas des pli erariga, ke la finaĵoj -ator aperas en la plej multaj aliaj lingvoj rilatante al la samaj aparatoj. Kore, --DidCORN la 4-a de aŭgusto 2013, 14:30 (UTC)