Diskuto:Kongruema reĝimo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi ĵus instalis la esperantan version de Fajrovulpo kiel porteblan programon. Ĝi uzas la jenajn tradukojn.

  • Por quirks mode tie estas uzata Kongruema reĝimo.
  • Por standards mode tie estas uzata Normokongrua reĝimo.

Se neniu havas alian proponon, mi emus alinomigi al tiuj. Sed mi ankoraŭ atendos iomete. --Tlustulimu (diskuto) 20:09, 31 Maj. 2012 (UTC)

La modo estis ĉiam kaprica, same kiel la fraŭlinoj. Do alinomu, ju pli rapide, des pli bone. Kaj ne forgesu ĉie ŝanĝi modo al reĝimo. --  PEJNO Simono  Diskuto  06:23, 1 Jun. 2012 (UTC)
✔ Farite Mi jam alinomigis ĉion. Nun mi kontrolos, ĉu ankoraŭ estas superfluaj alidirektiloj kun maltaŭgaj titoloj. Kelkajn el ili mi jam forigis. --Tlustulimu (diskuto) 07:20, 1 Jun. 2012 (UTC)

Saluton. Mi ĵus trovis alian tradukon en Komputeko, nome kaprica taktiko: http://komputeko.net/index_eo.php?vorto=quirks+mode. Ĉu ni uzu ĝin kiel titolon aŭ nur menciu ĝin iel? --Tlustulimu (diskuto) 10:13, 4 Jun. 2012 (UTC)

Pliaj fontoj[redakti fonton]

Saluton. Ĉar mi havas parte iomete malnovajn librojn pri HTML, sed eĉ neniun pri HTML5, mi vizitos bibliotekon. Poste mi espereble povos pli bone plu verki. Se iu havas proponon pri la enhavo, bonvolu noti ĝin ĉi tie. --Tlustulimu (diskuto) 10:17, 1 Jun. 2012 (UTC)