Diskuto:Konkludoj de Segedo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ebla neglekto de kopirajto[redakti fonton]

Mi trovis, ke signifa parto de la teksto prezentita en la artikolo estas precize sama kiel en http://www.esperantio.net/index.php?id=11 (retejo de Esperanta Civito), kiu deklaras "ĉiujn rajtojn rezervitaj". Mi ne havas sufiĉajn informojn por taksi, ĉu ĉiuj redaktintoj de la teksto estas ligitaj al la Esperanta Civito, kaj ĉu do ĝuste Esperanta Civito estas posedanto de kopirajtoj. Ĉiuokaze, nek en la artikolo, nek en la disktpaĝo estas klara indiko, ke la teksto estas libera. Tial mi forigis la parton kun dubinda libereco kaj lasis konkludon, kiu ŝajnas esti komentaro al la teksto kaj estas multe pli granda ŝanco, ke ĝi estas libera.

Bonus scii, kiu fakte posedas kopirajton kaj ĉu hazarde ne temas pri iaspeca "politika" deklaro aŭ io simila, kio povus mapligrandigi kopirajton. --KuboF (diskuto) 18:37, 8 dec. 2016 (UTC)[Respondi]

Laŭ mi estas klare, ke temas ekde
"Esperanto fronte al la instituciaj strukturoj de la makrosocio:
kia publikrilata strategio por la dua jarcento?"
pri politika deklaro - kaj ke sekve la aŭtoroj deziras ĝian disvastigon kaj rezignas pri aŭtoraj rajtoj. Bv. demandi pri tio ĉe la Civito, se vi dubas. (Laŭ mi klaras, ke la signo (c) rilatas ekzemple al la enkonduka alineo, sed ne al la deklaro. --Lu (diskuto) 09:39, 9 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
La alia versio de tiu artikolo estis plejparte kopiita kaj presita el http://www.esperantio.net/index.php?id=11, kiu ne estas akceptebla.--Salatonbv (diskuto) 11:40, 10 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Kara Lu, kiam mi parolis pri "politika deklaro", temis pri deklaro fare de politikisto ene de sia posteno (kiel novjara motiviga saluto de prezidento k.s.), ne pri deklaro kun politika temo. La diferenco estas, ke (depende la ŝtato), la unua eble povas esti ekskludita de kopirajta protekto, dum la alia (kutime) ne. Mi subtenas reuzadon de liberaj tekstoj, sed ni ne povas "supozi", ke aŭtoroj volas disvastigon kaj tial ili iel aŭtomate liberigas la tekston. Se ne estas pruvo, ke verko estas libera, ĝi estas konsiderata mallibera kaj ne povas plene eniri Vikipedion (nur partoj pro escepto de kopirajtaj leĝoj pri citado). Amike. --KuboF (diskuto) 16:42, 21 dec. 2016 (UTC)[Respondi]
Mi koncedas, ke via proceduro estas singarda. Aliflanke mi estas tre certa, ke ĉiuj aŭtoroj de tiuj tekstoj volontege vidas ilin en vikipedio. Se vi povas survojigi la koncernan proceson de konfirmo de rezigno pri kopirajto, estus bele. Mi mem jam sensukcese enmetis foton de mi - kaj ial ne laŭregule, do ĝi estis elĵetita denove. Mi ne sukcesas trovi la tempon por lerni kiel laŭregule fari tion. --Lu (diskuto) 14:32, 22 dec. 2016 (UTC)[Respondi]