Diskuto:Korsiko

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi trovis en la artikolo ke Korsiko troviĝus supre de Sardio, ĝi tamen ne ŝvebas en la aero. Kial nomi nordon supro ? Ĉu pro sento de supereco de tiuj kiuj loĝas en la nordaj partoj de la mondo ? Mi ankaŭ legis ke francaj alĝerianoj revenis al Korsiko : plej multaj el ili neniam estis tie vivintaj antaŭe. Plej ofte iliaj prapatroj venis en Alĝerion el diversaj regionoj de Francio inter alie el Alzaco post la malvenko de Francio kontraŭ Prusio en 1870. Kaj mi ankaŭ dubas ke nur la alveno de tiuj nigrpieduloj estas kaŭzo de korsika naciisma sento. Cetere la esprimo "francaj alĝerianoj" kvankam ĝusta ŝajnas al mi malklara. Antaŭ ties sendependiĝo en Alĝerio vivis araboj kaj "berberoj", judoj kaj francoj. Iuj havis francan civitanecon sed ĉiuj estis "francoj". Kiuj foriris estis tiuj kiuj sentis sin minacataj en la nova situacio inkluzive judaj familioj kiuj tie vivadis de jarcentoj (hispanaj judoj de 1492). Pro tio mi preferas la esprimon "francoj loĝintaj en Alĝerio"". -- Jen preskaŭ estas artikoleto pri francaj alĝerianoj :-) -- ArnoLagrange 06:51, 25. Apr 2003 (UTC)

Mi skribis tiel, ĉar mi ĵus televidis en dokumentoprogramo, ke korsikanoj migrintaj al Alĝerio revenis post sendependigo kaj de tiam, korsikanoj eksentis Korsikon la lastan francan kolonion (en Mediteraneo, mi supozas). La rilato inter kaŭzo kaj efiko ne estis klara, sed mi pensis ĝin menciinda. Mi ne komprenis, tamen, ke inter la alkorsikiĝantoj estis ne korsikanidoj. -- :)