Diskuto:Kub-usonano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton Andy, kio estas kub? Ĉu mallongigo de kubo? Kio estas kub-aspekta, kub-forma? Ekz. kub-forma brakseĝo. En la paĝo pri kubanaj usonanoj estas tuj en la unua frazo skribite: "La termino kubana usonano (hispane "cubano-estadounidense" aŭ cubano-americano, angle "Cuban American")..." Kiel mi vidas, hispane ili nomiĝas cubano-americano, angle Cuban American. Do traduko devas esti kubana usonano, samkiel estas jamajkaj usonanoj, ĉinaj usonanoj kaj aliaj almigrintaj usonanoj. Strange estus nomi tiujn homojn ĉin-usonanoj, jamajk-usonanoj kaj per aliaj kripligitaj terminoj. Ĉar kubo havas en Esperanto plurajn signifojn, necesus skribi ilin per diversaj manieroj. Mallongigo kub respondas al kubo el geometrio. Laŭ via maniero oni povus apartigi usonanojn ankaŭ al kvadrat-usonanoj kaj similaj, kion vi certe agnoskos kiel sensencaĵo. Do la hispana cubano-americano responas al kubana usonano. Jujijo 05:02, 22. Jun 2010 (UTC)