Diskuto:Kwidzyn

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

En oktobro 2015 la uzanto Tlustulimu aldonis al la teksto ŝablonon "pluraj problemoj", kaj alvokis aldoni referencojn kaj navigilon. Mi ankoraŭ vidis pliajn problemojn, precipe tro da plifortigitaj vortoj en la teksto, kvankam meti vortojn en aparte dikajn literojn rezerviĝas al la titolo de artikolo en la unua frazo, kaj tre escepte al unuopa vorto, kiun necesas eksterordinare elstarigi, kaj parte tro grandajn fotojn - tiujn grafikajn problemojn mi nun solvis. Intertempe estas 5 referencoj, kvankam tiu pri Toruno supozeble ne taŭgas kaj ankaŭ en 2023 ne plu montras tiun enhavon kion oni vidis tie en 2016: ĝin do necesas reforigi. La aliajn 4 referencojn, ĉiuj en la pola, mi nun ne havas tempon revizii, sed almenaŭ oni jam plenumis la alvokon de Tlustulimu entute aldoni iujn referencojn. ThomasPusch (diskuto) 12:02, 7 okt. 2023 (UTC)[Respondi]