Diskuto:La Kanto de la Nibelungoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ĉu ekzistas esperanta traduko de La Kanto de la Nibelungoj? Se vere jes, bonvolu citi vian fonton por tiuj teruraj esperantigoj de la propraj nomoj de la rakonto. Sigfrido, Hageno, Brunhilda, Krimhilda - ĉu vi anas la skolon de Auld??? (Vidu diskuton sub Diskuto:La Mastro de l' Ringoj. Vidu eĉ Nomoj de titoloj.) Trakti nomojn el klare germana/ĝermana teksto tiel ĉi klare montras malrespekton kaj al literaturo kaj al neinternacia kulturo - se vi same rangigus la realojn de teksto kaj de la "mondo", vi certe skribus "Vormso" anstataŭ "Worms", aŭ pli prefere: lasus la nomojn en laŭeble originala formo, eventuale kun parentezaj prononchelpiloj.

Uzantoj de enciklopedio trovu verajn faktojn, ne la eksperimentojn de traduk-ambiciuloj.

--Vikipediisto:bab


La Ringo de la Nibelungo (singulare: der ring des Nibelungen) ne estas opero sed operaro. (Pruvo troviĝas en la fakto, ke ĉiuj operoj memstare havas propran dividon en aktoj.) La Kanto de la Nibelungoj (plurale: lied von den Nibelungen) laù mia scio ne fontas el volsungasaga, kiu estas alispeca kaj pli olda versio de la sama legendo. Male, ambaŭ estis fontoj por la verko de Wagner. Se neniu kontraŭdiras, mi reverkos tiun parton...--Ssire 14:57, 14. Mar 2005 (UTC)