Diskuto:La dormanta belulino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mankas kontrolebleco pri pluraj asertoj[redakti fonton]

La nova ĉapitro pri parodioj legeblas agrable, kaj estas bone tradukita el la germana origina ĉapitro. Sed estas la problemo ke la ruĝaj ligiloj de aŭtoroj malkaŝas grandan problemon, ĉar vikidatumoj tute ne konas iujn el tiuj homoj, kaj unua serĉo maltrovas tiajn nomojn entute en la interreto. Pri Erich Ödipus kaj Michael Eisig ankaŭ Germana Nacia Biblioteko (DNB) neniam aŭdis, guglo je la nomo Michael Eisig trovas optikiston en Danio, kiu tre probable estas tute alia homo - ktp. La esperanta teksto eĉ ne kunkopiis la referencojn, sed ili ja estas en la germana originalo. Tie oni informas ke du homoj kun nomoj Erich Ödipus kaj Michael Eisig kontribuis tekstojn de po du paĝetoj al libro de antaŭ 38 jaroj nomata "Grimmige Märchen. Prosatexte von Ilse Aichinger bis Martin Walser. Fischer Verlag, Frankfurt (Main) 1986, ISBN 3-88323-608-X". La solan kiun la reto malkaŝas pri tiu libro estas la jena enhava listo. Se kontroli la asertojn, la libron oni do devus provi aĉeti, brokantaĵe je tre altaj prezoj ĉar ĝi ne plu haveblas en librovendejoj, aŭ provi trovi ĝin en iu nacia biblioteko - tio estas relative alta sojlo por kontrolo de faktoj, kaj eĉ se oni sukcesus pri ĉio kaj trovus la nomojn presitajn tie, tamen la nomoj povus esti iuj fantaziaj pseŭdonimoj. Mi pensas ke almenaŭ la nomoj tie, almenaŭ "Erich Ödipus" kaj "Michael Eisig" ne rajtus havi ruĝajn ligilojn, se laŭ nuna stato maleblas krei vikodatuman eron pri tiaj nur eble ekzistantaj homoj, bonus piednoto ke eble temas pri pseŭdonimoj apenaŭ kontroleblaj, kaj dubindas ĉu eĉ kun referencoj el la germana vikipedio tiuj asertoj entute rajtas resti en vikipedio, se fakte apenaŭ eblas kontroli ilin. Teorie granda parto de la ĉapitro povus simple esti fikcio kaj blufo... Mi ĵus kontrolis: en la germana teksto la indikoj estis aldonitaj la 12-an de marto 2013, do ekzistas tie ekde preskaŭ 10 jaroj, sed tio ne aŭtomate signifas ke ili estas veraj. ThomasPusch (diskuto) 09:48, 18 jan. 2023 (UTC)[Respondi]