Diskuto:La ringo kun aglo en krono

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Saluton. Mi proponas alinomigi artikolon al Pierścionek z orłem w koronie ĉar "La ringo kun aglo en krono" estas originala esplorado. Marek Mazurkiewicz (diskuto) 18:30, 2 Nov. 2015 (UTC)

Laŭ mia kompreno, kutimo estas uzi Esperantan titolon en kazo de filmo eldonita en Esperanto aŭ recenzita sub tiu titolo de aŭtoritata recenzisto. Aliokaze estas preferata origina titolo (kun laŭebla transliterumo). Do, ŝajne nun pli taŭgus la origina titolo. --KuboF (diskuto) 17:53, 3 Nov. 2015 (UTC)
Por Por: Mi ankaŭ havas la similan ideon al KuboF. Tamen, en E-Vikipedio estas tre multaj filmaj kaj animeaj artikoloj havantaj Esperante inventitajn titolojn. La ĉefa kialo estas ĉar ne multaj estas filmoj eldonitaj en Esperanto. Kaj ofte iliaj enhavoj estas malgrandaj eble ĉar la aŭtoroj laciĝus uzinte sian energion por "interesa" titolo. Laŭ mi oni povas uzi tiajn Esperantaĵojn ene en artikoloj, sed la titoloj restu alilingvaj.--Salatonbv (diskuto) 20:51, 3 Nov. 2015 (UTC)