Diskuto:Latinida valuta unio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Unue, la vorto monetary angle, monétaire france aŭ monetaria hispane kaj itale signifas "rilata al mono" respektive "rilata al monunuo, do valuto" ... ĝi ne celas nur monerojn, sed same ankaŭ monbiletojn, kaj ĉiun "nevideblan" monon en bankoj, borsoj, kontoj, akcioj, obligacioj ktp. Due, la ŝtatoj de la 19-a jarcento, pri kiuj temas ĉi-tie, ne vere estis latinaj (do parolantaj la latinan lingvon, parto de la antikva latina aŭ romia imperio), sed pli konsideris sin "idoj de la antikva romia imperio", do "latinidoj". Do mi proponas ŝanĝi la esperantan tradukon de "latina monera unio" al "latinida valuta unio" (tio pli klaras ol "latinida mona unio", ĉar ĝuste temis pri unio de la naciaj valutoj). Tiel la nomo iĝas ekvivalenta al tiu pri la samjarcenta skandinavia valuta unio.

ThomasPusch 15:54, 6. Okt 2007 (UTC)