Diskuto:Lingva Festivalo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La 10-an de januaro 2023 anonimulo de IP-adreso 109.252.94.197 proponis forigi unu ĉapitron, kaj notis

"Estas forigita la paragrafo pri Pechjo Fedosov - almenau pro tio, ke post kelkaj jaroj aperis ech pli juna Ivan Zajcev (lingvo kri)".

Mi ne konvinkiĝas pri la argumentado, tute forstreki la 12-jarulon, kiu laŭ la eĥoj en pluraj retaj diskutoj tuj troveblaj per guglo ŝajne donis signifan impreson en la moskvaj lingvaj festivaloj de 2016 kaj 2017. Nenio kontraŭ "eĉ pli juna Ivan Zajcev" ... eblas ankaŭ aldoni frazon pri li, plej bone kun referenco. Kaj mi konsentas ke bonas ne tiom fanfaroni pri la 12-jareco de P. Fedorov en sia unua apero ("...la plej juna lingvoprezentanto tra la historio de la lingvaj festivaloj en Rusio kaj eble eĉ tra la 20-jara historio de ĉiuj lingvaj festivaloj en la mondo..."), ĉar fine ne estas tiom granda merito esti 12-jaraĝa. Sed se li bone prezentis Esperanton en la evento, indas lasi lin en la artikolo, kun iom malpli da entuziasmo pri liaj 12 vivojaroj. Mi volonte skribus tion rekte al la kolego 109.252.94.197, sed ĉar relative frustrigas skribi notojn al anonimuloj, mi simple lasas la noton ĉi tie. ThomasPusch (diskuto) 02:10, 20 jan. 2023 (UTC)[Respondi]