Diskuto:Listo de ĉeĥaj esperantistoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Dankon, jam estas ĉio en ordo, ankaŭ la nombrado de la artikoloj. Ĉu vi povus ankoraŭ konsili, kiamaniere aranĝi la nomojn de Ĉeĥaj esperantistoj (jam ĉirkaŭ 200) en du kolumnojn, ĉar unu kolumno estas tro longa. Mi ankoraŭ volas multajn nomojn aldoni. Aŭ vi rekomendus alian aranĝon?

Miroslav MALOVEC


Kiam listo tiel longas pli oportunas laŭ mi horizontaligi ĝin (vidu en Ĉefpaĝo, listo de lingvoj en Esperanto-vortaro).Eĉ ĉu vi povus pripensi fari kategoriojn laŭ fakoj, epokoj, ... --- ArnoLagrange 07:01, 1. Apr 2003 (UTC)

Eble se oni jam metus ilin laŭ du kolonoj? sed mi ne scias kiel oni faras. (Eliott)

Lingvseksismo[redakti fonton]

Kial la artikolo nomiĝas "geesperantistoj"? Kial ne "esperantistoj"? Laŭ mi tio ĉi estas lingvseksismo. --.:Ajvol:. 17:09, 27. Feb 2005 (UTC)

La artikolo nomiĝas geesperantistoj, ĉar tie ĉi troviĝas viroj kaj virinoj. Estas mirinde, ke vi ne komprenas, kio signifas GE-. 17.40 27. Feb. 2005 (UTC)

La artikolo nomiĝas "geesperantistoj" verŝajne pro tio, ke la nomon donis iu, kiu ne bone regas Esperanton kaj erare kredas, ke "esperantisto" estas viro. --Surfo 18:17, 27. Feb 2005 (UTC)
Bonvolu relerni la ligvon kaj speciale GE-. 18.19 (UTC)

Jam estis longa diskuto pri ge- antaŭ esperantisto, bonvole vidu la babilejon! Mi mem kredis "esperantiston" virvorto kaj "esperantistinon" invorto, do oni bezonus geesperantistoj, bazita sur Zamenhofa "lavisto/lavistino", sed aliaj, germanaj kaj japanaj, pensas male, ke "isto" estas neŭtrala sufikso. Do, bonvole vidu babilejon pri la afero!Roberto 19:02, 27. Feb 2005 (UTC)