Diskuto:Madaja

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi pensas ke en Esperanto, se ne skribi en araba skribo, la urbo nomiĝas Madaja. La angla transskribo estas bona kaj helpa por angla teksto, kaj lingvoj kun ipsilono povas transpreni ĝin, sed en Esperanto la angla ipsilono bone eviteblas (same en angla teksto ne helpus esperanta formo "Madaja", ĉar tie j ja kompreniĝas "ĝ"). Plie tutcerte la distrikto arabe ne nomiĝas "Al-Zabadani District", sed ĉi tie estas simple distrikto Zabadani, ankoraŭ sen e-lingva artikolo, ĉirkaŭ la urbo Zabadani kun artikolo. Aliel kompreneble estas pri urboj ne tutmonde plej elstaraj kies precipa lingvo skribiĝas per latina skribo: tiam la origina ortografio kompreneble povas transpreniĝi, sed tiel ĉi tie ne estas. La angla lingvo tute ne oficialas en Sirio, ankaŭ ne estas premo skribi Мадая por plaĉi al rusoj kaj ukrainoj, aŭ Medaye por plaĉi al turkoj. Esperanto sekvu la ekzemplon de la ĉeĥa (Madája) kaj pola (Madaja), kaj mi certas ke en mia infanaĝa lingvo, la litova, la urbo ankaŭ estas Madaja, kvankam ankoraŭ ne estas vikipedia artikolo. Neniel necesas ke por esti international Esperanto devus shanji seeajn letters cay words iom post iom al basic english. Aidas (diskuto) 17:49, 26 jan. 2017 (UTC)[Respondi]