Diskuto:Malmultenombro

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Analoge al la jam faritaj titolŝanĝoj de dualo al dunombro kaj de trialo al trinombro, mi proponas ŝanĝi la titolon de ĉi tiu paĝo al "Malmultenombro". "Paŭkalo" estas neoficiala vorto, dum "malmultenombro" konsistas nur el oficialaj vortoj, kaj bone uzas la Esperantan vortfaradon por krei terminon por ĉi tiu gramatika nombro. Kion opinias la aliaj pri la propono? Marcos 14:15, 6. Dec 2010 (UTC)

Ĉar neniu kontraŭis, mi nun efektivigis ĉi tiun proponon. Marcos 09:34, 5 Jan. 2012 (UTC)
Se tiel, pli ĝusta titolo estus malmulta nombro. Ne estas duenombro aŭ trienombro. Petr Tomasovsky 10:21, 5 Jan. 2012 (UTC)
Bonvolu kompari la esprimon "malmultenombro" kun la Zamenhofa esprimo "multenombro" (="pluralo"), kiu estas ankaŭ uzata en PMEG, do daŭre estas viva vorto (mi mem persone preferas ĝin al "pluralo"). Tiu Zamenhofa modelo klare montras, ke ankaŭ "malmultenombro" devas estis konsiderata bona kunmetaĵo.
Anstataŭ "duenombro" kaj "trienombro" oni uzas "dunombro" kaj "trinombro". Sed tiukaze la antaŭelemento estas nombrovorteto, dum ĉe "multenombro" kaj "malmultenombro" la antaŭelemento estas vortobazo (vortobazo (=radikalo) estas radiko aŭ kunmetaĵo kiu en la Esperanta vortfarado kondutas kiel radiko), do tute ne eblas kompari la du kazojn. Kaj eĉ se eblus ilin kompari, la formoj "dunombro" kaj "trinombro" devus pensigi pri "malmultnombro" kaj ne pri "malmultenombro". Tamen "(mal)multnombro" enhavas malfacilan konsonanto-ariĝon, kio verŝajne estas le ĉefa kialo pro kiu Zamenhof aldoni la "e" en "multenombro". Marcos 15:30, 6 Jan. 2012 (UTC)