Diskuto:Mandata Palestino

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

"Brita mandato Palestino" ne povas esti artikola titolo, ĉar en la esperantlingva gramatiko ne antaŭvidatas simple apudmeti du substantivojn sen iu ligo. temas pri "brita mandato pri Palestino" (angle ekzemple british mandate for Palestine), do pri la mandato de la Ligo de Nacioj, temas pri la teritorio, do "mandata Palestino", "brit-mandata Palestino", "Palestino de brita mandato", "Palestino laŭ brita mandato" aŭ simile (angle ekzemple mandatory Palestine). Ĉiukaze "brita mandato Palestino" ne estas ĝusta termino. Mi proponas sekve de la brita artikolo nun titolata mandatory Palestine fokusiĝi pri la teritorio, ne pri la ago de diplomata konsento, kaj simple nomi la artikolon "mandata Palestino" (ĝis nun ne estis aliaj mandatoj pri la teritorio kaj ne povas esti konfuzoj). ThomasPusch (diskuto) 12:51, 2 aŭg. 2017 (UTC)[Respondi]