Diskuto:Manneken Pis

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Pisuleto kontraŭ Maltrinkuleto[redakti fonton]

Tie ĉi ŝajnas komenciĝi eta redakto-milito, ĉar al anonima vikipediisto ne plaĉas la vorto "Pisuleto". Mi proponas decidi tiun aferon ne per reciproka nuligo de ŝanĝoj, sed tie ĉi sur la diskutpaĝo, laŭeble ne anonime.

Umbert' 17:17, 22. Dec 2009 (UTC)

Maltrinki ja estas bona ŝerco por diri al kunuloj en drinkejo, kiam oni faras paŭzon por necesejo. Ĉu la originala "pis" estas egale ŝerca kaj stranga kaj ĵargona, kiel "maltrink"? La anonimulo 86.195.207.210 (li uzas pli ol dekon da diversaj IP-numeroj) bonvolu montri sian detalan lingvoscion por argumenti, ke maltrink estas pli bona ol pis. Se oni volas esti vere tradicia, kio eble konvenus ĉe mondkonata historiaĵo, oni notu, ke nur urin estas Fundamenta radiko kaj Z iafoje uzis ankaŭ ellasi akvon. Ĉiuokaze, "maltrinki" estas bona malseriozaĵo kaj uzinda nur kiel tia. -- Se ne iu lingve sperta Brusela esperantisto konvinkos min alie, mi reŝanĝos la vortumon al "pisuleto" aŭ alia ordinara esprimo. "Pisknabeto", "urinbubeto" kaj multo alia ŝajnas al mi stile pli ĝusta ol "maltrinketulo", kiu cetere estas erare derivita vorto anst. "maltrinkuleto". Simila kritiko validas ankaŭ pri la ŝanĝoj faritaj en la artikolo Janneken Pis.--Surfo 18:17, 22. Dec 2009 (UTC)
"Manneken" jes laŭvorte havas la signifon "vireto", sed laŭsignife egalas al knabo aŭ knabeto, kaj "Pis", nu, signifas pisi, kaj estas same vulgara en la nderlanda kaj flandra kiel en Esperanto, eĉ se tiu vulgareco eble ne plaĉas al iu anonimulo. Tial fakte la vortoj "pisknabeto" kaj "pisuleto" laŭ mi estas perfektaj tradukoj - fakte la unua vorto eĉ iom pli, ĉar la vorto -ul- en si mem ne indikas sekson, nur per konvencio foje komprenatas tiel, kaj ke tiu infaneto estas virseksa estas sufiĉe evidenta. Por igi la nomon malpli vulgara, oni devus komenci per ŝanĝado de la historia vorto en la flandra, imagu proponon ŝanĝi la tradician nomon kiu amuzas la lokulojn ekde 400 jaroj per adekvata sed tute nesprita nomo "urinerende jongen", aŭ eble eĉ pli konkrete, por kritiki la mankon de decaj vestaĵoj "naakte urinerende jongen"... Tute neimageblus ŝanĝi la nomon de pli ol 400 jaroj! Kaj la ioma provoko, kiun la montro de tia nevestita 5-jara knabo tute nature urinanta povas havi al iuj homoj ekstreme prudaj ekzakte estas la esenco de la statueto. Tial "pisknabeto" laŭ mi estas la plej bona titolo. Mi forte estus kontraŭ "pisvireto", ĉar en Esperanto "vireto" ne estas knabeto sed simple malalta viro, kaj mi povus vivi ankaŭ kun "pisuleto", kiu tamen estus neekzakta. Do Por Por: "pisknabeto". ThomasPusch (diskuto) 18:17, 16 dec. 2023 (UTC)[Respondi]
Ĉar almenaŭ Surfo kiel notite same estas por reŝanĝo al rekta traduko, kaj la konataj flandraj vikipediistoj Lode van de Valde kaj Yves Nevelsteen ĉiukaze estis por la origina nomo, sub kiu ili redaktis la artikolon, mi oppinias pravigeble ne pli longe atendi kaj ŝanĝas la nomon al formo "pisknabeto". Ke iu anonimulo nur pro redaktomilito ĉi tie iĝas tiom forta, ke li trapuŝis por 14 jaroj teni sian preferatan formon, kaj eĉ ne konsideris diskute argumenti kial lia/ŝia formo estus pli bona ol la antaŭa, kiun Surfo bonorde en la diskutpaĝo defendis, vere ne pravigeblas. Pli bone kompreneble estintus, fine de 2009 starti tute formalan voĉdonon en VP:AA, kaj oni povintus aranĝi tiel, ke ĝis akcepto de alternativa formo la paĝo restas ĉe la origina formo, eventuale protektante la paĝon kontraŭ redaktoj de anonimuloj, se la homo ne akceptus la regulojn de laŭorda diskuto pri alinomigo. Sed nun estas tiom multaj proponoj en VP:AA, ke diskutoj tie finiĝas ofte nur post du jaroj, kaj tiom longe atendi sub kliniĝo al kaprica anonima homo ŝajnus al mi nejusta. Tial mi simple nun finas la temon, pri kiu ekde decembro 2009 neniu atentis, kaj simple decidas por alinomigo favore al la origina protesto de Surfo, kiun mi, kiel klaras el tiuj frazoj, tute komprenas. ThomasPusch (diskuto) 19:23, 16 dec. 2023 (UTC)[Respondi]