Diskuto:Manpilkado

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Diskuto:Manpilko)

Ŝajnas ege stranga la diametro indikita por la pilko. Duonmetra diametro eĉ por granda mano tamen estas iom troa, ĉu ne! Bedaŭrinde, mi ne kapablas mem precize korekti do mi nur atentigas pri evidenta fuŝaĵo.

La redaktinto de tiu-ĉi artikolo emis uzi formon "ŝli" verŝajne por indiki vira aŭ ina sekso. Kiam ambaŭ seksoj eblas, sufiĉas uzi ĝi, kiu estas tuj komprenebla eĉ por esperantistoj ne tro avangardemaj. Mi do senhezite aliigis ĉiun "ŝli" al "ĝi", celante kiel eble plej enciklopedian kompreneblecon. -- Vito (pimskrabo@yahoo.fr) 2006/01/10

Fakte, tajpante "diametro" estas eraro, ĉar handbala pilko estas duonmetra en perimetro, ne diametro. Mi korektos tion. -- petro polo je 25/12/2008

En la plano de la somera Olimpiko 1936 iu inventis sporton "gresmanpilkado", pri tio en la e-lingva vikipedio nur ekzistas artikolo manpilkado - eventuale pripensindas ĉu sencus havi du artikolojn, pri ekstera manpilkado ludata sur herbejo kaj pri hala manpilkado, sed mi dubas pri tio kaj ĉiukaze ĝis nun ekzistas neniuj du artikoloj. --ThomasPusch (diskuto) 10:53, 12 apr. 2024 (UTC)[Respondi]