Diskuto:Memorhelpilo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Laŭ mi la jam menciata alternativo "memorhelpilo" pli taŭgus kiel titolo ol "mnemonikaĵo". "Mnemonik/" estas neoficiala kaj kompare kun "memor/" tre malofta radiko, kiu tial ankaŭ estas malpli konata. La esprimo "memorhelpilo" aliflanke estas tute klara ka preciza. Kion opinias la aliaj? Marcos 08:55, 13. Jan 2011 (UTC)

Mnemoniko troviĝas en la NPIV (2002) kaj en la vortaro Nederlands-Esperanto de FEL la traduko por la nederlanda esprimo "Ezelsbruggetje" (Azenponteto) estas Mnemonikaĵo, Memorhelpilo. En la angla ĝi nomiĝas "mnemonic" kaj multaj aliaj lingvoj havas preskaŭ samnoman esprimon. Mi scivolas ĉu la esprimo Azenponto (latine: Pons Asinorum) estas konata en aliaj lingvoj.--Verdulo 20:24, 13. Jan 2011 (UTC)

  1. Por Por: ŝanĝo al "memorhelpilo", kvankam la vortarego de Krause Germana-Esperanto enhavas la pli longan "helpilo por memorteni" (germane Eselsbrücke, kiu ja similas al la ĵus citita nederlanda vorto.). Sed ĝi ja enhavas la samajn morfemojn "helpilo" kaj "memor-". La vorto "mnemonikaĵo" estas ja malfacile prononcebla pro la komenca mn. Ĉu estas plia vorto kun ĉi tiu kombino je la komenco? Se ne, tiam ni do rezignu pri tio. Krome NPIV estas plena je stranga novaj vortoj, kiuj grandparte estas apenaŭ uzataj, precipe parole. Amike --Tlustulimu 11:01, 14. Jan 2011 (UTC)
Ekzistas ankaŭ Mnemozino, kio estas la muzo de la memoro. Petr Tomasovsky 11:05, 14. Jan 2011 (UTC)
Ni ŝanĝu al "memorhelpilo". La sinsekvo "mn" estas tipa de la greka lingvo sed en Esperanto estas malfacile elparolebla kaj foriginda (fakte "mnemozino" kaj "mnemoniko" devenas de la greka radiko "mnă/mnē" kiu entenas la signifon de "memoro").--Fiorix F1  15:26, 14. Jan 2011 (UTC)
Mnemo estas neregula satelito (luno) de Jupitero--Verdulo 11:50, 14. Jan 2011 (UTC)
  1. Kontraŭ Kontraŭ: Laŭ mi la mn en mnemoniko estas samfacile prononcebla kiel la ps en psikologo (ankaŭ grekdevena vorto)--Verdulo 18:07, 14. Jan 2011 (UTC)
Ĉar pli da kundiskutantoj esprimis sin por "memorhelpilo" ol por "mnemonikaĵo", mi nun ŝangis la titolon al "memorhelpilo". Kompreneble la esprimo "mnemonikaĵo" daŭre estas menciata kiel alternativo. Marcos 11:28, 29 Dec. 2011 (UTC)