Diskuto:Metropolaj provincoj de Anglio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas alinomigon de la jam malnova artikoleto "Angla metropola provinco" (kaj aldonon de la alilingvaj samtemaj artikoloj): Unue la origine angla formo "metropolitan districts of England" pli bone tradukeblas al "metropolaj distriktoj...", kaj due laŭ la kutimaj formoj pri artikolonomoj kaj la plurala formo kaj laŭvorta transpreno de la formo "...de Anglio" estas bonaj (la distriktoj ne rilatas al la angla lingvo aŭ tutrekte al la etno de angloj, sed al la ŝtata unuo Anglio). Estu do "Metropolaj distriktoj de Anglio" (vidu ekzemple ankaŭ la liston ISO 3166-2:GB).

ThomasPusch 12:31, 23. Nov 2010 (UTC)

Stop: Mi devas korekti min - dum momenteto mi misligis tiun-ĉi teksteton al la fenomeno "metropolitan districts of England", dum efektive ja temas pri la "metropolitan counties". Estu do "Metropolaj provincoj de Anglio", se estas interkonsento esperantlingve anstataŭigi la historian vorton "graflando" (county) per la ne-nobela vorto "provinco" (mi mem pro pli da klareco preferus plu historie nomi la counties "graflandoj", sen esti politike favora al feŭdismo, simple ĉar al mi klaras la analogio count=grafo kaj county=graflando, sed mi lasas tiun demandon al prefero de la esperantlingvaj loĝantoj de Anglio).

ThomasPusch 12:42, 23. Nov 2010 (UTC)