Diskuto:Michael Balint

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi mem en mia origina teksto de oktobro 2014 proponis la ruĝan ligilon Balint-grupoj, atendante ke tekstoj pri tiu laŭ mi grava koncepto kreiĝos dum la sekvaj jaroj diverslingve en Vikipedio. Tamen dum la lastaj sep jaroj tiuj atendoj ne plenumiĝis, eĉ en la hungara, la denaska lingvo de Balint, ne ekzistas teksto pri "Bálint-csoportok", kaj mi ne emas pioniri kaj el nenio konstrui tian tekston. Tial mi forigas mian ruĝan ligilon kaj lasas la vorton en normalaj, nigraj literoj. ThomasPusch (diskuto) 13:41, 10 maj. 2022 (UTC)[Respondi]